Ekvilibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas

  1. egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
  2. stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
  3. (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.

Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano[1]
Citaĵo
 Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [2]
Citaĵo
 La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio[3]
Citaĵo
 Nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon[4]
Citaĵo
 La atakoj en Usono de la 11-a de septembro 2001 malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
  2. G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997-a, numero 3-a, p. 13-a
  3. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001-a, numero 1-a, p. 18-a
  4. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000-a, numero 11-a, p. 8a
  5. Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002-a, numero 1-a, p. 12-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]