Ekvinokso (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekvinokso (la grupo))
Ekvinokso
Andrej Obrezkov kaj Valerij Vorobjov
Andrej Obrezkov kaj Valerij Vorobjov
Bazaj informoj
Deveno Ivanovo, Rusio
Ĝenroj bona muziko
Instrumentoj gitaro
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Membroj

Andreo Obrezkov
Valerij Vorobjov

Antaŭaj membroj

Jolla Gogoleva (Jolka), Aleksandro Kurnosov, Maria Koĉetkova (Maŝeto)

Signifa instrumento
gitaro
vdr

Ekvinokso estas rusia muzikgrupo, kiu verkas kaj kantas en Esperanto. La muzikgrupo naskiĝis en Ivanovo kaj prezentiĝis la unuan fojon en la januaro'1991 en Moskvo dum vica Rusia Esperantista Kongreso. Tiam la muzikgrupo dume ne havis specialan titolon kaj ĝin partoprenis Andreo Obrezkov, Valerij Vorobjov (ambaŭ el Ivanovo) kaj Jolla Gogoleva (Jolka) el Niĵnij Novgorod. Tamen pro diversaj kaŭzoj la grupon en diversaj periodoj partoprenis, krom Obrezkov kaj Vorobjov, ankaŭ Aleksandro Kurnosov kaj Maria Koĉetkova (Maŝeto), tiam ambaŭ el Ivanovo.

La titolo de la grupo aperis dank'al Grigorij Arosev, kiu proponis tiun vorton por koncerto en Serovo dum IJK en 1995 jaro.

La plej notindaj kaj atentindaj koncertoj estis:

Andreo Obrezkov diris:

Citaĵo
 Fakte, la lasta menciita koncerto estis vere lasta de nia tiam jam organiziĝinta kantotriopo A.Obrezkov, V.Vorobjov kaj M.Koĉetkova. Poste plej ofte ni koncertis po unu aŭ po du. Maŝa forveturis en Moskvon, Saŝa Kurnosov edziĝis, patriĝis kaj ekokupiĝis preskaŭ plene pri laboro kaj la familio. Fakte la samon eblas diri pri mi; post ŝanĝo de laborposteno kaj naskiĝo de la tria filo mi klopodas pri la familio plej. De tempo al tempo ni elpaŝas duope kun V.Vorobjov, sed plejparte ruslingve. Ni provis surbendigi la KD-n kaj fakte faris tion, sed la kvalito estas ne tre bona. Krome, kiom mi scias, estas kasedoj el serio 'EoLA' kun registrita nia koncerto. 

La partoprenentoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Revas mi[redakti | redakti fonton]

KD, 1996 La KD estis farita surbaze de memregistrita kasedo. Oni registris ĝin en 1996 en Ivanovo kun helpo de SEJM-2, kiu disponigis provizore la porteblan studion. Sed la kasedo ne estis multobligita. La KD estas fakte la kompilo el 15 kanto. La KD havas titolon "Revas mi". Ĝi enhavas 11 kantojn de "Ekvinokso" el la ĵus menciita kasedo, du kantojn de O.Obuĥov-A.Obrezkov, en sola plenumo de Andreo Obrezkov, kaj du kantojn ankaŭ de Andreo Obrezkov en lia sola plenumo. La lastaj kvar kantoj estis registritaj en la hejma studio de Ĵomart Amzejev en Stokholmo en 1998.

  • 1. Kio Vi Estas (Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 2. En Ĝangal (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 3. Prujnornamo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 4. Raraĵo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 5. Gelboreal (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 6. Aŭtuno (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 7. Lulkanto (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 8. Hodiaŭ Pluvas (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 9. Mallaŭtas Tiu Voĉ (ankaŭ Mallaŭta Voĉ) (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 10.La Domo (Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 11.Homoj-Arboj (ankaŭ Kvazaŭ la Arboj) (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 12.Tempo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 13.Urbo Sur Neva (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • 14.Pomo-Pomo (muziko kaj teksto de V.Vorobjov)
  • 15.Revas Mi (traduko de Garik Kokolija kaj Andrej OBREZKOV, muziko de Andrej OBREZKOV)

Sen albumo[redakti | redakti fonton]

  • Kio vi estas (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Raraĵo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Ekvinokso (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Monaĥ' (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Amo nin atendas (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Amare (memore al Jelena Lebedeva) (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • OkSEJT (teksto de Marija Koĉetkova, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Amika rondo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Resaluton betulin (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Ridetanta (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Boato (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Bela lando (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Vento (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Vilaĝano (teksto de A.Borodulin, muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Novaj pensoj (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Al filo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • Vaganta homo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
  • De aŭtuna elegio
  • Infana domo
  • Kio vi estas
  • Por ne divenu
  • Tempo
  • Vento

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]