Ekvioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekvioj
etno • polity
Italikoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
la triboj de Latio en la 5-a jarcento antaŭ nia erao (priskribo en la latina)

La ekvioj - latine AequiEqui, en la antikva greka Αἴκουοι kaj Αἴκοι) estis tribo en la nordoriento de Latio kaj la centra parto de la montaro Apeninoj de la itala duoninsulo, kiuj estis kontraŭuloj de antikva Romio en la sepa ĝis kvina jarcentoj antaŭ nia erao. Post longa lukto pri sendependeco de la kreskanta romia regno, la ekvioj fine estis konkeritaj kaj romiaj kolonioj konstruiĝis sur ilia eksa teritorio. Restas nur du enskriboj, pri kiuj oni supozas ke ili estu en la ekvia lingvo: nur certas ke la lingvo apartenas al la italika lingvaro.

Historia geografio[redakti | redakti fonton]

La romiaj historiistoj amplekse dokumentigis multajn militoj inter la ekvioj kaj Romio; la romiaj geografoj male apenaŭ mencias ilin. Plinio la Maljuna kaj Ptolemeo ambaŭ faras la saman mallongan komunikaĵon: la urboj de la ekvioj estis CliterniaCliternum kaj CarsoliCarsioli.[1] [2] Ptolemeo aldonas, ke ili vivis oriente de la latia etno nomata Sabini. Ĝis la komenciĝo de la Romia Imperio, ĉiuj spuroj de la italikaj Aequi malaperis. La du urboj menciitaj tiam estis romiaj kolonioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plinio la Malnova: "Naturhistorio", libro 3, ĉapitro 12
  2. Ptolemeo: "Geografio",libro 3, Ĉapitro 1