Elx

El Vikipedio
(Alidirektita el Elĉe)
Saltu al: navigado, serĉo

Elx (katalune Elx, hispane Elche, en Esperanto Elĉo) estas grandurbo en Valencilando. Ĝi havas 230.112 loĝantojn (2009) kaj ĝi estas la tria urbo de Valencilando. Krome ĝi estas la dua en la provinco de Alikanto, la dudeka en la tuta Hispanio kaj la kvara sen enkalkuli la provincajn ĉefurbojn.

Blazono de Elx
Flago de Elx
Palmoarbaro en Elx
Kastelo Altamira en Elx

Enhavo

Geografio[redakti]

Elx troviĝas de Alicante 23 km-ojn. Ekstera parto de la urbo atingas la marbordon.

Ĝi havas tre antikvan historion ĉar jam iberoj loĝis tie. Poste estis grava urbo en epoko de romianoj kaj islamanoj. Rekristaniĝis en 1250. En la 19-a jarcento la fervojo atingis la urbon, tiutempe ŝuofabriko ekfunkciis.

Elx havas internacian flughavenon kaj privatan universitaton.

Historio[redakti]

La skulptaĵo de la Damo de Elĉo troviĝis ĉe Elĉo, kie estas monteto kiun la araboj nomigis Alcudia ('monteto') kaj kiu antikve estis preskaŭ ĉirkaŭta de rivero. Oni scias, ke temas pri ibera setlejo nome Helike (en greka) kaj kiun la romianoj nomiigs Colonia Iulia Illici Augusta. Kiam alvenis la araboj, situigis la urbon pli sube, sur la ebenaĵo, kaj konservis la romian toponimon de Illici, kiu estis arabigita laŭsone al «Elche».

Vidindaĵoj[redakti]

Ĝemelurboj[redakti]