Elŝuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elŝutado (malofte ankaŭ nomata deŝutado) signifas transigon de datumoj (dosieroj, dosierujoj) el servila komputilo al klienta komputilo. Male alŝutado aŭ enŝutado estas la transigo de lokaj rimedoj al fora komputilo.

Elŝutaĵo (aŭ deŝutaĵo) estas io tiel elŝutita. Alŝutaĵo estas io tiel alŝutita.

La termino ordinare temas pri la transigo de rimedoj ekstere de TTT-legilo. La termino ŝarĝado estas ordinare uzata por la transigo kaj elmontro de rimedoj interne de TTT-legiloj.

Retumiloj komune ankaŭ enhavas administrilojn por elŝutoj. Elŝutoadministriloj permesas por la uzanto plani elŝutojn kaj daŭrigi elŝutojn interrompitajn aŭ nekompletajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]