El Paso (Teksaso)
El Paso estas urbo en Usono, en ŝtato Teksaso. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono.
- Areo: 649 km²
- Loĝantaro: 609400
- Alto super marnivelo: 1140 m
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: 915
- tempozono: MST (UTC-7), somere MDT (UTC-6)
Enhavo |
Situo [redakti]
La urbo situas laŭ ŝtatlimo de usona-meksika, laŭ fervojo Hjustono-Tucson, laŭ aŭtoŝoseo Hjustono-Los Anĝeleso, laŭ maldekstra bordo de Rio Grande, kontraŭe troviĝas Ciudad Juárez en Meksiko. La urbo havas ponton, kiu apartenas al la plej gravaj trapasejoj de la menciitaj landoj.
Historio [redakti]
Dum la mezepoko indianoj loĝadis tie. Inter 1598-1821 la loko apartenis al hispana kolonio, dume la hispanaj konkeristoj fondis urbon en 1659 en ambaŭ flankoj de rivero, kies nomo estis El Paso del Norte (=la trapasejo de nordo). Poste la grava trapasejo apartenis al sendependa Meksiko. Inter 1836-1845 la loko apartenis al Respubliko de Teksaso, poste al Usono. Tiam la rivero iĝis la limo, la urbo disiĝis. Universitato fondiĝis en 1914.
Trafiko [redakti]
Krom la supre menciitaj ankaŭ flughaveno funkcias.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu41.htm Unuetaĝa Usono ĉ. 41 "Unu tago en Meksikio"




