Ajuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Aaiun)
Ajuno
arabe العيون al-ʾAyūn, angle El Aaiún, france Laâyoune
urbo
Oficiala nomo: العيون
Neaŭtonomia teritorio Okcidenta Saharo
Disputoj inter Maroko Maroko
ADSR
Administrata de Maroko Maroko
Provinco Provinco Ajuno
Historiaj regionoj Sagia el Hamra, Hispania Saharo
Situo Ajuno
 - alteco 19 m s. m.
 - koordinatoj 27° 09′ 13″ N 13° 12′ 12″ U / 27.15361 °N, 13.20333 °U / 27.15361; -13.20333 (mapo)
Loĝantaro 196 331 (2010)
Fondo 1932
Horzono GMT (UTC+0)
Situo enkadre de Okcidenta Saharo
Situo enkadre de Okcidenta Saharo
Situo enkadre de Okcidenta Saharo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: El Aaiún
Katedralo ankoraŭ en uzado ĉefe de personaro de UN

Ajuno (arabe العيون, al-ujUn; hispane El Aaiún; france Laâyoune) estas la konstitucia ĉefurbo de Okcidenta Saharo, teritorio en la nordokcidento de Afriko, kiu estis kolonio de Hispanio kaj nun estas okupata de Maroko, kun disputata internacia statuso. En proksimo de 24 km troviĝas ĉe la Atlantika bordo la novestablita banloko Foum el Oued.

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 217 732 loĝantoj sur areo de 8,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 854 loĝantoj/km². La loĝantaro estas parte originaj de la apuda teritorio, kaj parte transloĝigitaj de la maroka administracio.

Ajuno estis jam la ĉefurbo de la tradicia teritorio de Saguia el Hamra kaj de la hispana kolonia administrado. La urbo havas du ĉefajn partojn: la malnovan Suban Urbon kaj la pli junan Supran Urbon.

La Suba Urbo estiĝis ĉe la suda riverbordo ekde 1932 el tie estiĝinta hispana garnizono. En tiu urboparto troviĝas la aĉeta ĉefstrato kaj dominas ĝian aspekton ruĝa koloro. Tie ekzistas ekde 1954 kristana kirko. La blanka Supra Urbo estiĝis ekde 1976, tie troviĝas moskeo.

La lokan ekonomion helpas, ke Maroko donis favorajn impostajn kondiĉojn por la investistoj en la okupitaj areoj. Grava ekonomia faktoro estas la eksporto de fosfato el la ĉirkaŭaj trovejoj kiel Bou Craa. Tiuj minejoj estas interligitaj per giganta ĉenbendo al la haveno.

Ajuno havas propran flughavenon, hoteloj. Plua ekonomia branĉo estas la fiŝkaptado.