El Alcázar (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Alcázar
gazeto
Komenco 1936 vd
Fino 6-a de novembro 1987 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondinto(j) Víctor Martínez Simancas vd
vdr

El Alcázar (La Alkazaro) estis ĵurnalo hispana fondita en 1936 dum la sieĝo de la Alkazaro de Toledo, kiu estis tiam sidejo de la Altlernejo de Infanterio de Toledo. Post la fino de la Hispana Enlanda Milito, la ministro de la Guberneco nome Ramón Serrano Súñer rajtigis el 14-a de majo de 1939 la translokigon de El Alcázar al Madrido kun indiko elsendiĝi vespere kaj reenhavi la laboristaron de la iamaj ĵurnaloj La Nación kaj El Siglo Futuro. La 19-a de junio de 1939 aperas la unua numero de El Alcázar eldonita en Madrido. Poste ĝi suferis ekonomiajn problemojn kaj konfliktojn inter la ideologiaj organizoj ligitaj al la Alkazaro de Toledo, la presejoj kaj la tiamaj direktoroj kaj eldonentreprenoj dum la tutaj 1940-aj jaroj, dum dum la 1950-aj jaroj ties vendado daŭre malpliiĝis.

En la 1960-aj jaroj la tendenco de la ĵurnalo iomete ŝanĝiĝis ene de la malmulta esprimlibereco de la tiama reĝimo de Francisco Franco kaj aliĝis al novigaj tendencoj. Ĝi estis unu el la nuraj tri ĵurnaloj kiuj ne estis entute je la servo de la registaro kune kun ĵurnaloj Madrid kaj Nuevo Diario. Danke al tio ĝi dekoblogis siajn vendojn. Sed ĉirkaŭ 1968 la reĝimo devigis redoni la ĵurnalon al la frankisma organizo alkazara.

En la 1970-aj jaroj la tendenco de la ĵurnalo iĝis radikale postfrankisma kaj kontraŭdemokratia; ties vendado falis kaj dum la 1980-aj jaroj apenaŭ ekzistis. Ĝi malaperis en 1988.