Kaverno El Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Castillo)
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio*
Monda Heredaĵo

Cueva del Castillo interior.jpg
Ĉefa ejo en la kaverno
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Koordinatoj 43°17′28″N 3°57′51″W  /  43.29111°N, 3.96417°U / 43.29111; -3.96417 (Kaverno El Castillo)
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Kaverno El Castillo (hispane: Cueva de El Castillo) estas arkeologia loko kaj kaverno kun 40000-jaraj prahomaj pentraĵoj en la kavernaro de monto Castillo, en municipo Puente Viesgo (Kantabrio, norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».

La kaverno estis eltrovita en la jaro 1903 de Hermilio Alcalde del Río, pioniro en la studo de la prahomaj artaĵoj de Kantabrio. Antikve, la kaverno estis pli malgranda ol nun, ĉar ties enirejo estis pligrandigita dum la unuaj arkeologiaj elfosadoj. La trovaĵoj en la 18-a esplora tavolo de la elfosejo atestas, ke antaŭ 30 000 jaroj du specioj de homoj kunvivis, tio estas, jarmilojn antaŭ la kreado de pentraĵoj ene de la kaverno mem kaj ankaŭ de tiuj en Altamira.[1]

Tra enirejo oni aliras diversajn ejojn, kie oni trovis multajn pentraĵojn pentritajn dum longa periodo, de Frua Paleolitiko ĝis Bronzepoko, 120000 jarojn. Sur la rokaj parioj de la kaverno oni trovis pli ol 150 pentraĵoj, je reprezento de pluraj bestoj, kiel cervoj, uroj, bubaloj, kaj eĉ unu mamuto, homaj manoj, ktp.

La kaverno estas vizitebla nur kun gvidisto (bileto estas aĉetebla ĉe la enirejo). Dum proksimume 45-minuta vizito oni iras laŭ itinero ene de la kaverno kaj povas vidi diverstipajn prahomajn pentraĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]