El Chavo del Ocho
El Vikipedio
El Chavo del Ocho (La Knabo de la 8-a) estas titolo de meksika televid-serio, registrita de 1971 ĝis 1980 fare de "Televisión Independiente de México"-Televisa. La serio estis verkita de dramisto Roberto Gómez Bolaños, kiu ankaŭ aktoras en ĝi. Tiu serio celas ĉefe geknabojn. Ĝi estis populara kaj en hispanamerikaj landoj kaj en Hispanio dum la fino de la 1980-aj jaroj kaj dum la komenco de la 1990-aj jaroj, kie ĝi helpis la popularigon de la meksika parolmaniero de la hispana.
Ĉefaj roluloj [redakti]
- El chavo del ocho (Roberto Gómez Bolaños)
- La Chilindrina (María Antonieta de las Nieves)
- Quico (Carlos Villagrán)
- Doña Florinda (Florinda Meza)
- Don Ramón (Ramón Valdez)
- Profesor Jirafales (Rubén Aguirre)
- Doña Clotilde (Angelines Fernándes)
- Señor Barriga (Edgar Vivar)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- hispane El Chavo del 8 en Esmas.com
- hispane Chespirito.com (oficiala ttt-ejo de Roberto Gómez Bolaños)
- hispane TTT-ejo pri "El Chavo del 8" kaj "El Chapulín Colorado"