El Chorro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intermonto de los Gaitanes en El Chorro

El Chorro (La spruĉo) estas vilaĝo en la municipo Álora en la provinco Málaga en la regiono Andaluzio en la sudo de Hispanio, tra kiu pasas la rivero Guadalhorce. La rivero estis barita en 1921, formante tri baraĵlagojn, kiuj estas borditaj per pinarbaroj. La stacidomo de El Chorro situas je la fervojo Málaga-Córdoba.

Ĝi situas apud la 700 m profunda kanjono de los Gaitanes (Desfiladero de los Gaitanes) ankaŭ nomata Gorĝo de El Chorro (Garganta de El Chorro) kaj estas fama pro la tre danĝera pado nomata Padeto de la reĝo (Caminito del Rey). La pado ricevis sian nomon ĉar ĝi estas oficiale inaŭgurita fare de Alfonso la 13-a (Hispanio) en 1901. Kvankam la oficiala enirejo al la pado estis forigita en 2000 (post kiam turisto mortis klopodante transiri ĝin).
(Laŭ turista broŝuro, 4 turistoj mortis dum la du jaroj antaŭ la fermo). Nun estas klopodoj (10-2008) fare de la loka konsilantaro en Ardales por rekonstrui la padon kvankam oni ne atendas ke la laboro komenciĝos antaŭ 2010 kaj finiĝos en 2012.
La pado en 2015 estis rekonstruita kaj oficiale malfermita, la totalaj kostoj estis 2,8 milionoj da eŭroj.