El Europeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Europeo (la eŭropano) estis revuo publikita en Barcelono inter 1823 kaj 1824 fare de du redaktistoj italaj, nome enmigrintoj liberalaj Fiorenzo Galli kaj Luigi Monteggia, unu angla, nome la germandevena Carlos Ernest Cook, kaj la junaj katalunoj Bonaventura Carles Aribau kaj Ramón López Soler. Tiu publikaĵo defendis la Romantismon moderan kaj tradiciisman sekve la modelon de Böhl, neante tute la valorojn de la novklasikismo. En ties paĝoj oni montris la unuan fojon la ideologion romantikan pere de artikolo de Luigi Monteggia titolita precize Romanticismo.

En tiu revuo oni disvastigis la literaturan eŭropan etoson kaj oni klarigis la novajn tendencojn romantikajn ne nur kiel propre hispanaj, sed en la pli ampleksa senco kiel en Germanio, Italio kaj Anglio. Ĝi aperis la 1an de oktobro de 1823 kaj en ĝi aperis la unuan fojon en kastilia la poemo de Byron El Giaour; same kiel la nomoj de la grandaj poetoj eŭropaj de la romantismo.

Ĝi estis publikita en 2009 per faksimila eldono fare de la hispanistino Paula A. Sprague, El Europeo (Barcelona 1823-1824). Prensa, modernidad y universalismo (Madrid/Frankfurt: Iberoamericana/Vervuert, 2009).