El Hierro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago

El Hierro, hispane El Hierro [el jerro] = "la fero", estas la plej okcidenta insulo el la Kanarioj. Ĝi estas la plej malgranda inter la "ĉefaj" insuloj kaj malpli influata de turismo ol la aliaj.

Ĝia havas areon de 269 km², loĝantaron de 10.071 (2004). Ĝia ĉefurbo estas Valverde (Hispanio), la plej alta punkto estas Pico de Malpaso (1.501 metroj).

El Hierro apartenas al la provinco Santa Cruz de Tenerife, en la hispana regiono Kanarioj. Ĝi konsistas el la komunumoj Valverde kaj La Frontera.

vento-klinita junipero en Hierro

Flaŭro kaj faŭno

Je la 22-a de januaro 2000 UNESKO deklaris la insulon biosfera rezervejo. La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Iama nul-meridiano

Ĝis la malkovro de Ameriko la insulo estis la plej okcidenta punkto de la mondo konata en Eŭropo. Tial Ptolemeo difinis la longitudon de ĝia okcidenta kabo (Kabo de Orĉila) kiel nulejon; precize tiu "meridiano de Ferro" (tiama nomo de la insulo) estas 20,0° okcidente de Parizo. Ĉar okcidente de ĝi ne estis firma tero, gravis nur orientaj longitudoj.

En 1884 oni enkondukis la meridianon de Greenwich kiel referencejon; kelkaj landoj ankoraŭ dum jardekoj uzis la malnovan sistemon en oficialaj mapoj. La internacie normigita diferenco por transkalkulo inter la du sistemoj estas 17° 40' 00" (= 17,6667°).

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo


Ŝablono:LigoLeginda