El Jueves (hispana gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

El Jueves ('La ĵaŭdo') estas hispana humora gazeto eldonata en Barcelono. Ĝia plena titolo estas "El Jueves, la revista que sale los miércoles" ("La Ĵaŭdo, tiu gazeto publikita merkrede"), ankoraŭ dum en la komenca fazo ĝi estis "la gazeto publikita vendrede".

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu gazeto naskiĝis en 1977 kaj ekde tiam, ĉiusemajne estis eldonita. Nun (2007) ĝi havas pli ol 15000 eldonaĵojn.

Polemiko en 2007[redakti | redakti fonton]

La 20a de ĵulio, la gazeto estis retretita pro ofendo al la hispana krono. En la ĉefpaĝo de la numbro 1537 (publikita la 18a de ĵulio tiujare) aperas viro kaj virino (tre similaj al la hispanaj geprincoj)) seksumantaj.

Ĉefpaĝo de la retretita gazeto[1]

Estas homoj kiuj konsideras ke tio estas cenzuro, kvankam la juĝisto ĝin faris oficiale por protekti la kronon de la kalumnioj kiu estis en la ĉefpaĝo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĝi enhavas 72 aŭ 80 paĝoj, kun ĉirkaŭ 20 paĝoj parolantaj pri nuntempaj politikaĵoj, ekonomiaĵoj aŭ sociaĵoj, ĉiam per humora etoso kaj komikse. La resto de la paĝoj estas semajnaj komiksoj.