El Obeid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

El Obeid (aŭ Al Ubayyid), arabe الأبيض estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo (de 1990) en Sudano.

Mapo pri Sudano, kie El Obeid estas trovebla meze (iomete sude)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Obeid situas sur montetaro en la meza parto (iomete sude) de la lando. Kosti troviĝas 265, Rabak 273, Omdurban 363, Ĥartumo 366 km.

Kameloj en El Obeid en 1966

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1821 egiptaj paŝaoj fondis El Obeid-n por karavana haltejo. Ribelantaj fortoj detruis ĝin en 1883 post granda batalo. Ĝi estis rekonstruita en 1898 sekvante la falon de la Mahdist-imperio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En El Obeid naftorafinado funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Liveraj vojoj en Sudano en 1992

El Obeid havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Njalo (urbo) kaj Kosti, krome estas malpli grava vojo al Sud-Sudano. Branĉa fervoja linio faras kontaktojn al Kosti.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En El Obeid la averaĝa temperaturo varias inter 22 kaj 30 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 317 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-marto neniam pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]