Kaverno El Pendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Pendo)
Monda heredaĵo de UNESKO
Kaverno El Pendo
Pentraĵoj de cervoj en la kaverno El Pendo
Pentraĵoj de cervoj en la kaverno El Pendo
Pentraĵoj de cervoj en la kaverno El Pendo
cave with prehistoric art • arkeologia loko [+]

Koordinatoj43° 23′ 17″ N, 3° 54′ 44″ U (mapo)43.388055555556-3.9122222222222Koordinatoj: 43° 23′ 17″ N, 3° 54′ 44″ U (mapo)
Areo0,64 km² (63,79 ha) [+]
Map
Kaverno El Pendo

Vikimedia Komunejo:  El Pendo cave [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Pentraĵoj de cervoj en la kaverno El Pendo
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 43° 23′ 17″ N, 3° 54′ 44″ U (mapo)43.388055555556-3.9122222222222
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Kaverno El Pendo (Kantabrio)
Kaverno El Pendo (Kantabrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Kaverno El Pendo (Hispanio)
Kaverno El Pendo (Hispanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Ordon-bastono trovita en la kaverno El Pendo.

La kaverno El Pendo estas kaverno kun prahomaj pentraĵoj en la municipo Camargo, en Kantabrio (norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».[1] Ĝi estas unu el la plej elstaraj arkeologiaj lokoj por esploro de la Iberia arto dum Paleolitiko.

Ĝi estis malkovrita de Marcelino Sanz de Sautuola en 1878 kaj ĝi estis plurfoje arkeologie esplorita. En 1907 Alcalde del Río malkovris en profundo de la kaverno kelkajn gravuraĵojn, kiujn oni ofte konsideras faritaj dum frua Magdalenio. Tiuj pentraĵoj reprezentis birdon kaj iaspecan ĉevalon. La arkeologiaj esploroj de Jesús Caballo eltrovis unu el la plej bonaj aroj de prahistoriaj objektoj en Iberio, inter ili, famiĝinta ordonbastono. Dum la 1950-aj jaroj, la kaverno estis plu esplorita de la profesoro Martínez Santaolla kaj ĝi estis esplorsidejo de la 2-a internacia kurso de kampa arkeologio dum somero de 1955.

Inter la jaroj 1994 kaj 2000 la arkeologiistoj Ramón Montes kaj Juan Sanguino ree ekesploris la plej malnovan tavolon de la kaverna grundo (Meza Paleolitiko).[2] En aŭgusto 1997 ili hazarde malkovris grupon de prahomaj pentraĵoj en kvazaŭ friso, kiuj datiĝas je antaŭ 20 000 jaroj kaj ne estis viditaj de aliaj esploristoj pro sura malpuraĵo. Ili estas plejparte inaj cervoj, sed ankaŭ estas ĉevalo kaj ŝajnaj bovo kaj kapro, kune de ceteraj simboloj. Ili estis pentritaj per fera oksido.

La kaverno estas vizitebla dum la tuta jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain (angle). UNESCO Culture Sector. Alirita 17-02-2013.
  2. (2001) La cueva del El Pendo : actuaciones arqueológicas 1994-2000. Cantabria (Comunidad Autónoma), Consejería de Cultura, Educación y Deporte. ISBN 84-87616-54-2.