El Pilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Pilar estas nomo de majaa ruino en la provinco Cayo en Belizo (Mezameriko), je ĉirkaŭ 50 km de Tikal en Gvatemalo. La loko estis priloĝita de ĉirkaŭ -500 ĝis 1000. El Pilar estis retrovita en la 1970-aj jaroj, sed kompletaj esploroj ekis nur en 1993.

El Pilar estas unu el la grandaj majaaj urboj. Ĝi havas 15 grandajn piramidojn, 25 placojn kaj multajn aliajn konstruaĵojn. Ses grandaj vojoj iras tra tri kvartaloj, la tuta tereno estas ĉirkaŭ 40 hektarojn granda. Dum la kulmino vivis tie verŝajne 20.000 majaoj en la urbo. Kontraŭe al aliaj majaaj ruinoj la urbo de El Pilar estas ne ankoraŭ tute elfosita kaj rekonstruita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]