El Robledo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

El Robledo
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Luis Navas Rodríguez (2007)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 1.314  (2010)
Loĝdenso 12,45 loĝ./km2
Geografio
Areo 105.5
El Robledo - Mapa municipal.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

El Robledo (La kverkvejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas robledanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.314 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,45 loĝ/km².

Situo [redakti]

Elaera vidaĵo

El Robledo situas en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m. La areo de ties teritorio estas de 105.5 km².

Ĝi situas en la valo kie kunfluas la rivero Alcobilla kun la Bullaque [bujAke], kiu trapasas la domaron, ĉe la montetaro de Matagrande kaj inter tiuj de la Toledana kaj de Piedralá. Sudokcidente troviĝas la montaro de Navalaencina.

Estas submunicipaj domaroj nome Las Islas, Navalrincón, Las Tablillas kaj Navalajarra.

Demografio [redakti]

Demografia evoluo de El Robledo inter 1991 kaj 2006
1991 1996 2001 2004 2006
1119 1091 1078 1068 1154

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo (cerealoj, iam fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).

Historio [redakti]

La municipo sendependiĝis el Porzuna.

Festoj [redakti]

  • 15a de aŭgusto, la virgulino.
  • 3a de septembro, celebro de la sendependiĝo, ĉekampara kunmanĝado.
  • Multaj aliaj.

Flaŭro [redakti]

Akva herbaro kiaj nimfeoj, junkoj, akvaj filikoj el genro Isoetes. Tifaoj, Lysimachia vulgaris, Sparganium erectum ktp. Ĉerivera arbaro, kiaj de fraksenoj, poploj, salikoj. Ĉie ajn kverkoj.

Faŭno [redakti]

Paruoj, najtingaloj, lanioj, motaciloj, kardeloj, merloj, ruĝgorĝuloj, orioloj. Ĉerivere ardeoj, alcionoj, egretoj. Cikonioj. En cerealaj ebenaĵoj malgrandaj otisoj, stepkokoj. Inter mamuloj elstaras la lutro. Indiĝenaj fiŝoj.

Vidindaĵoj [redakti]

Naturaj distrejoj kiaj ĉe la rivero Bullaque, la kunfluo de ambaŭ riveroj, gregovojo Navalrincón (37 m larĝa), ktp.

Gastronomio [redakti]

Paneroj (migas), viandaĵoj, pisto (vegetaloj), kolbasoj, aprokolbasoj, ktp.

Notoj [redakti]


39°13′N 4°17′W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 39.217 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">39.217°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 39.217; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (El Robledo)

Vidu ankaŭ [redakti]