El Robledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
El Robledo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13114
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Luis Navas Rodríguez (2007)
Demografio
Loĝantaro 1,314  (2010)
Loĝdenso 12,45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo)39.2176173-4.2811191Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 105,5 km² (10 550 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Robledo (Tero)
El Robledo (Tero)
DEC
El Robledo
El Robledo
Situo de El Robledo
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Robledo (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

El Robledo (La kverkvejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas robledanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.314 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,45 loĝ/km².

Situo

Elaera vidaĵo

El Robledo situas en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m. La areo de ties teritorio estas de 105.5 km².

Ĝi situas en la valo kie kunfluas la rivero Alcobilla kun la Bullaque [bujAke], kiu trapasas la domaron, ĉe la montetaro de Matagrande kaj inter tiuj de la Toledana kaj de Piedralá. Sudokcidente troviĝas la montaro de Navalaencina.

Estas submunicipaj domaroj nome Las Islas, Navalrincón, Las Tablillas kaj Navalajarra.

Demografio

Demografia evoluo de El Robledo inter 1991 kaj 2006

1991 1996 2001 2004 2006

1119 1091 1078 1068 1154

Ekonomio

Agrikulturo (cerealoj, iam fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).

Historio

La municipo sendependiĝis el Porzuna.

Festoj

  • 15a de aŭgusto, la virgulino.
  • 3a de septembro, celebro de la sendependiĝo, ĉekampara kunmanĝado.
  • Multaj aliaj.

Flaŭro

Akva herbaro kiaj nimfeoj, junkoj, akvaj filikoj el genro Isoetes. Tifaoj, Lysimachia vulgaris, Sparganium erectum ktp. Ĉerivera arbaro, kiaj de fraksenoj, poploj, salikoj. Ĉie ajn kverkoj.

Faŭno

Paruoj, najtingaloj, lanioj, motaciloj, kardeloj, merloj, ruĝgorĝuloj, orioloj. Ĉerivere ardeoj, alcionoj, egretoj. Cikonioj. En cerealaj ebenaĵoj malgrandaj otisoj, stepkokoj. Inter mamuloj elstaras la lutro. Indiĝenaj fiŝoj.

Vidindaĵoj

Naturaj distrejoj kiaj ĉe la rivero Bullaque, la kunfluo de ambaŭ riveroj, gregovojo Navalrincón (37 m larĝa), ktp.

Gastronomio

Paneroj (migas), viandaĵoj, pisto (vegetaloj), kolbasoj, aprokolbasoj, ktp.

Notoj


Koordinatoj: 39° 13′ N 4° 17′ U / 39.217 °N, 4.283 °U / 39.217; -4.283 (mapo)

Vidu ankaŭ