El Sardinero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Sardinero
plaĝo • Historical Emsemble (Spain)
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 47′ U (mapo)43.47416667-3.7875Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
El Sardinero (Kantabrio)
El Sardinero (Kantabrio)
DEC
El Sardinero
El Sardinero
Situo de El Sardinero
El Sardinero (Hispanio)
El Sardinero (Hispanio)
DEC
El Sardinero
El Sardinero
Situo de El Sardinero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Sardinero [+]
vdr
Unua strando de El Sardinero. Dum malfluso ĝi estas unuigita kun la Dua strando (fone).

El Sardinero estas kvartalo de la urbo Santandero (Kantabrio, Hispanio) konata pro siaj strandoj. El Sardinero ne signifas en la hispana La sardinero, sed ĉiukaze La Sardinisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Granda Kazino Sardinero, elkonstruita en 1916.

El Sardinero komencis famiĝi kaj esti vizitata meze de la 19-a jarcento, kaj speciale komence de la 20-a jarcento. La somerferia modo kaj la bonsaniga efekto de la maraj ondoj allogis multegajn vizitantojn el la hispancentra burĝaro. Unue vizitate nur de la loĝantoj en Santandero, El Sardinero iom post iom iĝis ŝika banejo por la riĉularo, danke al ekonomia prospero, kiun la urbo travivis pro la komerco kun la amerikaj kolonioj de Hispanio.

En la nuna Plaza de Italia (Placo de Italio) oni konstruis hotelojn, kazinon, promenejojn, ktp. kaj per larĝaj avenuoj oni konektis ĝin al la kerno de Santandero. En 1913 oni inaŭguris en la Duoninsulo La Magdalena samnoman palacon, kie loĝis la reĝo Alfonso la 13-a dum siaj someraj ferioj en Santandero. Tiaj ĉi vizitoj impulsis, ke oni kreu novajn servejojn laŭ la arkitektura stilo de la franca Belepoko. Tiam estis konstruitaj la Reĝa Hotelo, la Granda Kazino Sardinero (kiu anstataŭigis la antikvan kazinon), hipodromo kaj poloa ludejo.

Nun[redakti | redakti fonton]

La iama ĝardenurbeco preskaŭ malaperis kaj nun loĝejoj okupas la plejparton de ties surfaco. En El Sardinero ankaŭ estas grandaj strukturoj kaj kulturaj kaj sportaj, kiel la Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj, la stadiono El Sardinero de la loka futbalteamo Racing de Santander kaj la moderneca Palaco de Sportoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]