El Tiemblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Tiemblo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 445  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 4° 30′ U (mapo)40.414323-4.500142Koordinatoj: 40° 25′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Tiemblo (Provinco Avilo)
El Tiemblo (Provinco Avilo)
DEC
El Tiemblo
El Tiemblo
Situo de El Tiemblo
El Tiemblo (Hispanio)
El Tiemblo (Hispanio)
DEC
El Tiemblo
El Tiemblo
Situo de El Tiemblo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Tiemblo [+]
vdr

El Tiemblo [elTJEMblo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

El Tiemblo en la provinco Avilo.
Toros de Guisando, plej realismaj "verracos", sendube taŭroj kun truoj por kornoj ktp. Ili nomiĝas de Guisando, ne pro samnoma loĝloko Guisando, sed ĉar ili rigardas al monto Guisando.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 75,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 414 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed male kiel komarka centro ĝi akiris 1 500.

Ĝi limas kun El Barraco, Cebreros, San Martín de Valdeiglesias (Madrido), Casillas, Rozas de Puerto Real (Madrido) kaj Navahondilla. El Tiemblo estas en la norda parto de la Sierra de Gredos je altitudo de 685 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, ktp., ekzemple la Akvorezervejo Sankta Johano. Ene de ĝiaj limoj troviĝas parto de la natura rezervejo Iruela Valo, la vetonaj skulptaĵoj "Toros de Guisando" kaj monaĥejo de la 14-a jarcento kiu post grava incendio en 1979 troviĝas en ruinoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]