El Toboso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

El Toboso
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Marciano Ortega Molina
Retpaĝaro Oficiala retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 2.187  (2011)
Loĝdenso 15,17 loĝ./km2
Geografio
Areo 144.19
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Toboso en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Toboso estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ties urba aspekto estas karaktera de tiu komarko, kun konstruaĵoj el nelprilaborita ŝtono kaj muroj tre bone kalkitaj. La domoj, kun portikaroj el ligno kaj kolonoj, havas kvadratajn aŭ rektangulajn kortojn kun linteloj kaj la planko kun ŝtonetoj. Estas la naskiĝloko de Dulcinea, la fama rolulo pro kiu Kiĥoto faras sian agadon. Viziteblas ŝia supozata domo, krom aliaj gravaj monumentoj. La vilaĝo estas tre ligataj emocie al la verko de Miguel de Cervantes Don Quijote de la Mancha, kiel multaj aliaj lokoj de Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La municipo ricevas la nomon de El Toboso ĉar en ĝi abundis "tobas" (grandaj kardoj).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Tobosino. La censita populacio en 2011 estis de 2.187 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,17 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Toboso estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la plej sudorienta pinto de la provinco de Toledo, je altitudo de 635 m; je 113 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 126 km el Ciudad Real, alia proksima provinca ĉefurbo, je 128 km el Albacete, simile alia proksima provinca ĉefurbo, je 130 km el Kvenko, simile alia proksima provinca ĉefurbo, kaj je 150 km el Madrido, iomete pli malproksima ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 144.19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°31′5″ N 2°59′53″ Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de tiu municipo datas el la Prahistorio, kiel pruvas la arkeologiaj restaĵoj trovitaj. Estas ankaŭ restoj de la epoko keltibera. Ne estas restoj el setlejoj romia, visigotaislama.

La nomo de la municipo aperas jam menciita en dokumentoj de 1338 kaj en 1353 formas parton de la komunumo Manĉo. En 1390, Vasco Rodríguez permesas al la vilaĝo liberan merkaton kaj nomumas inter ties lokanoj la juĝiston kaj urbestrojn. En 1468, El Toboso aperas en la listoj de la Ordeno de Santiago kaj en 1480 la superulo de la Ordeno, nome Alonso de Cárdenas, konfirmante ties privilegiojn, donas al ĝi la titolon de vilaĝo. La 16a jarcento estas epoko de hegemonio de la vilaĝo kaj de plej reloĝigo. El Toboso populariĝis ĉefe al la verko de Miguel de Cervantes Don Quijote de La Mancha, verkita komence de la 17a jarcento, kiel naskiĝloko de Dulcinea.

En la 19a jarcento, la tobosano Pablo Muñoz de la Morena estis unu de la herooj de la Hispana Milito de Sendependiĝo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe El Toboso ĝis 3,304 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe El Toboso oni falis al 2,081 komence de la 1990-aj jaroj kaj poste oni rekuperiĝis nur al pliaj cent loĝantoj. Alia grava perdo okazis ĉirkaŭ la Hispana Enlanda Milito, kiam oni perdis ĉirkaŭ 200 loĝantoj, ne nur pro militaj mortigoj, sed ankaŭ pro malsato, komenca elmigrado, enkarcerigoj ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dulcinea kaj Don Kiĥoto en El Toboso.
Muzedomo de Dulcinea.
  • Preĝejo de Sankta Antonio, konstruita el 1511, sur restoj de alia antaŭa. La paroĥa arkivo enhavas informajn dokumentojn el 1565. Ĝi estis regata de la Ordeno de Santiago, kiu ricevis sinsekve alvenon de aliaj ordenoj (nemilitaj). La konstruaĵo estas de kvadrata plano kun tri similaj navoj, kies volboj estas de malfrua izabela gotikom kiuj apogas sur grandaj cilindraj kolonoj. Flanke estas diversaj kapeloj, en unu el ili konserviĝas figuro de Sankta Aŭgusteno kies kapo, el multkolora ligno, apartenas al la kastilia skolo de la 16a jarcento. La enirpordoj estas renesancaj de fino de la 16a jarcento. La turo estas samjarcenta, kaj konsistas el tri eroj: la unua de stilo plateresko, en kies interno estas la baptejo kaj la du supraj eroj estas de stilo herera.
  • Monaĥejo de Senmakululino kaj Sankta Jozefo. Havis komplikan historion ĉar ties konstruo komencis en 1660 por ordeno kiu jam havis monaĥejon en la vilaĝo kaj depende de diversaj fondintoj samfamilianoj, kiuj sinsekvis, kaj en 1679 ankoraŭ pluis tiu konstruo por nova ordeno kiu ekposedis ĝin en 1680. Ĝi estas de stilo herera. Okupas areon de 9000 m² kun 100 m de fasado. Ties turoj, simpleco kaj rekteco iome similas al la Monaĥejo de El Escorial, tial oni nomas foje tiun monaĥejon kiel “Escorial de La Mancha”. Estas klostro duetaĝa kaj preĝejo baroka. En ties interno estas muzeo kun valora kolekto de pentraĵoj kaj figuraro de la hispana skolo de la 17a jarcento, juvelarto, orbrodaĵoj ktp.
  • Monaĥejo de Koncipiĝo. El la 16a jarcento restas nur enirpordo de preĝejo; la resto estis restaxurita en la 20a jarcento. La nunaj monaĥinoj dediĉas sin al produktado de dolĉaĵoj.
  • Restoj de iama preĝejo.
  • Domoj de la Ordenoj de Santiago kaj de Sankta Johano kiuj intencis setliĝi en la vilaĝo, nome Domo de la Hundoj pro hundecaj figuroj ĉe la enirpordo.
  • Estis ĝis 14 ermitejoj aŭ preĝejetoj.
  • Museo Cervantino, tio estas muzeeto pri Cervantes kun eldonoj de lia verko en diversaj lingvoj kaj dediĉitaj de diversaj gravuloj.
  • Museo del Humor-Gráfico Dulcinea aŭ muzeeto pri humuraj anekdotoj de privata posedo de José L. Martín Mena, senpage vizitebla.
  • Casa-Museo de Dulcinea aŭ Muzedomo de Dulcinea.

Tie estis la casa de doña Ana Martínez Zarco de Morales, la Dulcinea de Cervantes. Ĝi estis rekonstruita dum la 1960-aj jaroj, imitante reprodukton de la tipa manĉa domego de la 16a jarcento. Estas atelieroj, kolombejo kaj furktoĝardeno, krom la tipaj komponaĵoj de loĝejo. Estas meblata per tiamaj meblaĵoj.

  • Estas multaj putoj kun prilaboritaj protektiloj.
  • Kiĥota itinero, nome serio de skribaĵoj tra la vilaĝo kun citaĵoj el Kiĥoto.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]