El Topo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Talpo
Originala titolo El Topo
Produktadlando Meksiko
Filmita en Meksiko
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 15-a de aprilo 1970
Daŭro 125 minutoj
Ĝenro vakera
Buĝeto Usona $400.000 taksata
Reĝisoro(j) Alejandro Jodorowsky
Produktisto(j) Juan López Moctezuma
Moshe Rosemberg
Roberto Viskin
Scenaro Alejandro Jodorowsky
Muziko Alejandro Jodorowsky
Nacho Méndez
Ĉefrolantoj
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

El Topo (hispane: "La Talpo") estas subgrunda, alegoria, kaj kulta vakerfilmo, verkita de Alejandro Jodorowsky. Karakterizita pro siaj bizaraj roluloj kaj okazaĵoj, uzado de kriplaj kaj nanaj aktoroj, kaj grandaj uzado de Kristanaj simboloj kaj orientaj filozofioj, la filmo estas pri la protagonisto nomata same kiel la titolo - violenta, nigre vestita pafilisto - kaj sia serĉado por iluminiĝo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La filmo evoluas en du partoj. La unua, sur nenomata dezerto, komencas per la protagonisto, akompanata de lia nuda filo, elĉasanta kaj mortiganta bandon de krimuloj, kiuj buĉis la loĝantaron de urbeto. Postlasinte sian filon kun monaĥoj, kiujn li savis de la krimuloj, li rajdas for kun virino, kiun la krimuloj tenis kiel kaptiton por venki la kvar grandajn mastrojn de pistolduelo. Kiam El Topo renkontiĝas kun ĉiu el la unuaj tri mastroj, la mastro donas lecionon al El Topo kaj ili tiam duelas, dum El Topo trompas ĉiufoje. La lasta mastro sin mortigas, por demonstri la malgravecon de vivo. La unua parto finiĝas per la perfido de El Topo kaj preskaŭ-murdo de la virino kaj nenomata informanto.

La dua parto de la filmo komenciĝas jarojn poste, kiam El Topo estas savita de bando de fuŝkorpaj ekstersociuloj, kontraŭ morto. La ekstersociuloj kondukas El Topo al sia subtera komunumo, kie li, en komato, meditas pri la kvar lecionoj dum multaj jaroj. Kiam li vekiĝas, li estas 'naskita denove' kun la helpo de la ekstersociuloj, kaj plu iras en aventuro por savi ilin el ilia subtera malliberejo.

Kun la helpo de sia nana amatino kaj sia plenkreskinta filo, nun pastro, El Topo fisas elirejon el la kavo, kvankam li vidas la aliajn de lia komunumo murditaj de kultistoj el proksima urbeto. Furioze, El Topo mortigas ĉiujn el ili, verŝas oleon sur sin kaj ekbruligas sin, ĉar li lernis ĉiom pri vivo, kiom li povas.

La filo kaj la amatino de El Topo postvivas la afliktadon kaj faras tombon por lia cindro, kiu fariĝas abelujo plena de mielo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]