El Vedado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Vedado
kvartalogeja kvartalo • centra financa kvartalo • setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 82° 24′ U (mapo)23.131111111111-82.394166666667Koordinatoj: 23° 8′ N, 82° 24′ U (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
El Vedado (Kubo)
El Vedado (Kubo)
DEC
El Vedado
El Vedado
Situo de El Vedado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vedado [+]
vdr

El Vedado' estas distrikto de Plaza de la Revolución (municipo) de Havano, Kubo, kies konstruado komenciĝis fine de la 19-a jarcento kaj atingis la plej brilan epokon dum la unua duono de la 20-a jarcento. Konsiderata kiel modelo de urba disvolviĝo estis karakterizita de harmonia kombinaĵo de stratoj, avenuoj plenaj de arboj, kaj luksaj domoj el la plej diversaj stiloj sed regante la eklezian. Ĝia posta evoluo devigis ĝin kombini altajn konstruaĵojn, kinejojn, restoraciojn, lernejojn, publikajn instituciojn kiuj kompletigis la nunan urban pejzaĝon sen perdo de la ĉarmo de la promenejoj. Hodiaŭ estas remalkovrita de arkitektoj kaj urbanistoj el la tuta mondo kiuj admiras ĝian belecon kaj elegantecon. En tiu ĉi parto de Havano naskiĝis Dulce María Loynaz.

Strato G kaj 21 en El Vedado

La Avenuoj Paseo (antikve nomata Avenuo de la Urbestroj) kaj de la Prezidantoj (aŭ ankaŭ strato G) estas la du ĉefaj stratoj de la distrikto.

En El Vedado ankaŭ troviĝas la majesta Tombejo Colón, kiu estas Kultura Heredaĵo de la kuba nacio kiu estas unu el la plej elstaraj de la mondo pro ĝiaj valoraj skulptaĵoj.

La norda zono de El Vedado, borderante la marbordon de la Florida Markolo, estas difinita de la avenuo nomata Malecón (Moleo de Havano), kiu etendiĝas ĝis la elfluejo de la rivero Almendares, kiu markas la okcidentan limon de El Vedado kun la distrikto Miramar. La "Torreón de la Chorrera", estas plurjarcenta malgranda fortikaĵo kiu estis parto de la militista antikva fortikaĵaro de la urbo, ĝi troviĝas je la marbordo de la elfluejo de la rivero, markante la okcidentan finan limon de Malecón (Moleo). Alia grava loko de El Vedado estas La Rampa, nomo kiu prenas la straton 23 ekde la angulo L ĝis la nordo de Malecón (Moleo). Estas grava vivanta centro de la urbo kun kinejoj, hoteloj, restoracioj, fama glaciaĵvendejo nomata Coppelia, sidejo de gravaj ministerioj, vojaĝagentejoj, ktp.