El gaucho Martín Fierro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la unua eldono.

El Gaucho Martín Fierro (la gaŭĉo M.F.) estas argentina rakonta poemo, verkita en verso de José Hernández en 1872, nome literatura verko konsiderata modelo de la subĝenro gaŭĉa en Argentino, Urugvajo kaj Suda Rio-Grando (sude de Brazilo). Ĉar estas ankaŭ daŭrigo, nome La vuelta de Martín Fierro (la reveno), verkita en 1879, tiu libro estas konata ankaŭ kiel "La Ida" (la iro). Ambaŭ libroj estis konsiderataj kiel nacia libro de Argentino, sub la grupa titolo "El Martín Fierro". En "La Ida", Martín Fierro estas gaŭĉo nome laboristo kiun la socia maljusto igas kontraŭleĝa gaŭĉo.

La libro temas pri la sendependa, heroa kaj sinofera karaktero de la gaŭĉo. La poemo estas parte protesto kontraŭ la politiko de la argentina prezidento Domingo Faustino Sarmiento por rekruti perforte la gaŭĉojn por iri al la milito kontraŭ la indiĝenoj.

Citaĵo
 Aquí me pongo a cantar,
al compás de la vigüela
que al hombre que lo desvela
una pena extraordinaria,
como la ave solitaria
con el cantar se consuela. 
— José Hernández, unua strofo de Martín Fierro.
Bildo de gaŭĉo.

Tiu libro aperis precize en centoj da eldonoj kaj estis tradukita al pli ol 70 lingvoj, inter kiuj al Esperanto kaj al la keĉua.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En El Gaucho Martín Fierro ("la ida"), gaŭĉa laboristo de la pampoj bonaeraj, kiu vivas kun edzino kaj du filoj, estas rekrutita perforte por servir en fortikaĵo, nome por la milicoj kiuj luktas defende la argentinan landlimon kontraŭ la indiĝenoj, lasante sian familion. Tiu malriĉo kaj kompatindeco oftas en la literaturo de la epoko romantika; sed militistaj espertoj ne. Reveninte lia bieno estas abandonita kaj li trovas nek la edzinon nek la filojn. Malespere Martín Fierro mortigas negron en duelo, kio igas lin kontraŭleĝa gaŭĉo persekutita de la polico, kontraŭ kiu batalas; li akiras kompanon: nome la serĝento Cruz, kiu inspirita de la kuraĝo de Fierro unuiĝas al li meze de batalo. Fuĝintaj, ambaŭ foriras al dezerto kie ili vivas inter indiĝenoj, espere trovi tie pli bonan vivon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]