El laberinto del fauno (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El laberinto del fauno
filmo
Originala titolo El laberinto del fauno
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 27 maj. 2006, 22 feb. 2007, 11 okt. 2006, 20 okt. 2006, 29 dec. 2006, 19 jan. 2007
Ĝenro fantasta filmo, filma dramo, magic realist film, horora filmo
Kameraado Guillermo Navarro
Reĝisoro(j) Guillermo del Toro
Produktisto(j) Alfonso Cuarón • Guillermo del Toro • Frida Torresblanco
Scenaro Guillermo del Toro
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Javier Navarrete
Rolantoj Ivana Baquero • Ariadna Gil • Doug Jones • Sergi López • Maribel Verdú • Álex Angulo • Roger Casamajor • Federico Luppi • Manolo Solo • Iván Massagué • Gonzalo Uriarte • Eusebio Lázaro • Juanjo Cucalon • Mario Zorrilla • Fernando Albizu • José Luis Torrijo • Fernando Tielve
Produktinta firmao Telecinco Cinema
Honorigoj Saturn Award for Best International Film • Central Ohio Film Critics Association Award for Best Foreign Language Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Ignotus Award for Best Audiovisual Production • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
IMDb
vdr

El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno) estas hispana-meksika[1] fantazio-hororo-dramo-filmo de Guillermo del Toro, aperinta en 2006.

Temo[redakti | redakti fonton]

"La labirinto de la faŭno" disvolviĝas en ne-identigita regiono en la nordo de Hispanio, dum la jaro 1944, kvin jarojn post la hispana civila milito. Ĝi rakontas la interesan vojaĝon de Ofelia (Ivana Baquero), 13-jara knabino tre ŝatanta fantaziajn librojn, kiu kune kun sia patrino, Carmen (Ariadna Gil), en malforta sanstato pro ŝia profunda gravedeco, translokiĝas ĝis malgranda vilaĝo, kie estis postenigita Vidal (Sergi López), kruela kapitano de la frankista ĝendarmaro ("Guardia Civil"), novedzo de Carmen (tial ke la patro de Ofelia mortis komence de la milito), ulo por kiu Ofelia sentas nenian inklinon.

Kapitano Vidal estis postenigita tie por fini kun la lastaj restaĵoj de la respublikana rezistado, kaŝita en la montoj de la regiono, pro kio li ne hezitas uzi tutan serion da procedoj, inkluzivante mortigon kaj torturon, ankaŭ alproprigante al si kaj porciumante la proviantadon de la civila popolo de la regiono.

Vidal lokis sian centron de operacioj en malnova muelejo situanta for de la vilaĝo. Krom ĝendarmoj, atendas ilin en la muelejo Mercedes (Maribel Verdú), junulino de la vilaĝo, kiu estas ŝarĝita de la ceteraj membroj de la servo, kaj doktoro Ferreiro (Alex Angulo), kiu ŝarĝiĝas de la malfirma sanstato de Carmen.

Iun nokton Ofelia malkovras ruinojn de labirinto kie ŝi renkontas faŭnon (Doug Jones), strangan kreitaĵon kiu revelacias ion al ŝi: Ofelia ne reale estas tiu, kiun ŝi kredas esti, sed princino, lasta de sia genealogo, kiun ŝia popolo delonge atendas. Por povi reveni, ŝi devos trapasi tri provojn antaŭ ol venu plenluno. Dum la trapaso de sia misio, fantazio kaj brutala realeco intermiksiĝas, formante historion kie magio kiu ĉirkaŭas ŝin servas al Ofelia por eskapi la kruelan realecon, en kiu ŝi troviĝas mergita.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Goja-premioj 2006[redakti | redakti fonton]

Disdonitaj la 28-an de januaro 2007.

Kategorio Persono Rezulto
Goja-premio por plej bona filmo Nomumita
Goja-premio por plej bona reĝisoro Guillermo del Toro Nomumita
Goja-premio por plej bona aktoro Sergi López Nomumita
Goja-premio por plej bona aktorino Maribel Verdú Nomumita
Goja-premio por plej bona rivelita aktorino Ivana Baquero Gajninto
Goja-premio por plej bona originala scenaro Guillermo del Toro Gajninto
Goja-premio por plej bona foto Guillermo Navarro Gajninto
Goja-premio por plej bona muntado Bernat Vilaplana Gajninto
Goja-premio por plej bona arta direktado Eugenio Caballero Nomumita
Goja-premio por plej bona originala muziko Javier Navarrete Nomumita
Goja-premio por plej bona sono Miguel Polo
Martín Hernández
Gajnintoj
Goja-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo José Quetglas
Blanca Sánchez
Gajnintoj
Goja-premio por plej bonaj specialaj efektoj David Martí
Reyes Abades
Montse Ribe
Gajnintoj

BAFTA-premioj 2006[redakti | redakti fonton]

Disdonitaj la 11-an de februaro 2007.

Kategorio Persono Rezulto
BAFTA-premio por plej bona ne anglalingva filmo Gajninto
BAFTA-premio por plej bona originala scenaro Guillermo del Toro Nomumita
BAFTA-premio por plej bona foto Guillermo Navarro Nomumita
BAFTA-premio por plej bona produkta dezajno Eugenio Caballero Nomumita
BAFTA-premio por plej bona vestaĵa dezajno Lala Huete
Rocío Redondo
Gajnintoj
BAFTA-premio por plej bona sono Miguel Polo
Martín Hernández
Nomumitaj
BAFTA-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo José Quetglas
Blanca Sánchez
Gajnintoj
BAFTA-premio por plej bonaj optikaj efektoj Everett Burrell Nomumita

Oskaroj 2006[redakti | redakti fonton]

Disodnitaj la 25-an de februaro 2007.

Kategorio Persono Rezulto
Oskaro por plej bona eksterlanda filmo Kandidato
(por Meksiko)
Oskaro por plej bona foto Guillermo Navarro Gajninto
Oskaro por plej bona originala scenaro Guillermo del Toro Nomumita
Oskaro por plej bona ŝminkado David Martí
Montse Ribé
Gajnintoj
Oskaro por plej bona filmmuziko Javier Navarrete Nomumita
Oskaro por plej bona arta direktado Eugenio Caballero
Pilar Revuelta
Gajnintoj

Ariel Premioj 2006[redakti | redakti fonton]

Gajninto de 9 premioj el 12 nomumitaj:

Ariel de Oro por plej bona filmo → Gajninto

Ariel por plej bona reĝisoro → Gajninto: Guillermo del Toro

Ariel por plej bona aktorino → Gajninto: Maribel Verdú

Ariel por plej bona aktoro → Nomumita

Ariel por plej bona eldono → Nomumita

Ariel por plej bona foto → Gajninto

Ariel por plej bona arta direktado → Gajninto

Ariel por plej bonaj vestaĵoj → (Lala Huete) Gajninto

Ariel por plej bona ŝminkado → (Jose Quetglas kaj Nieves Sanchez (Blanca)) Gajninto

Ariel por plej bonaj optikaj efektoj → Gajninto

Ariel por plej bona originala muziko → Gajninto

Ariel por plej bona sono → Nomumita

Muzikoj[redakti | redakti fonton]

  1. ."Long, Long Time Ago (Antaŭ tre longe)" – 2:14
  2. ."The Labyrinth (La labirinto)" – 4:07
  3. ."Rose, Dragon (Rozo, drako)" – 3:36
  4. ."The Fairy and the Labyrinth (La feino kaj la labirinto)" – 3:36
  5. ."Three Trials (Tri provoj)" – 2:06
  6. ."The Moribund Tree and the Toad (La mortanta arbo kaj la bufo)" – 7:12
  7. ."Guerilleros (Gerilanoj)" – 2:06
  8. ."A Book of Blood (Libro de sango)" – 3:47
  9. ."Mercedes Lullaby (Lulkanto de Mercedes)" – 1:39
  10. ."The Refuge (La rifuĝejo)" – 1:32
  11. ."Not (Ne)" – 5:55
  12. ."The River (La rivero)" – 2:50
  13. ."A Tale (Fabelo)" – 1:55
  14. ."Deep Forest (Profunda arbaro)" – 5:48
  15. ."Waltz of the Mandrake (Valso de la mandragoro)" – 3:42
  16. ."The Funeral (La funebro)" – 2:45
  17. ."Mercedes (Mercedes)" – 5:37
  18. ."Pan and the Full Moon (Faŭno kaj la plenluno)" – 5:08
  19. ."Ofelia (Ofelia)" – 2:19
  20. ."A Princess (Princino)" – 4:03
  21. ."Pan's Labyrinth Lullaby (Lulkanto de la labirinto de la Faŭno)" – 1:47

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. (78% Spanish production, 22% Mexican production) EL LABERINTO DEL FAUNO. Alirita 21-a de junio 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]