La aŭtuno de la patriarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El otoño del patriarca)
El otoño del patriarca
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
Eldonejo Plaza & Janés
Ĝenro dictator novel • romano
vdr

La aŭtuno de la patriarko (hispane El otoño del patriarca) estas romano verkita de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez en 1975.

Ĝi estas laŭ la verkisto mem "poemo pri la soleco de potenculo". La aŭtuno de la patriarko estas difinebla kiel ampleksa rakonto de la vivo de eterna diktatoro. La libro dividiĝas en sek sekciojn, kiuj ĉiuj ree raportas la saman rakonton de senlima potenco posedita de tipa, karibia tirano.

García Márquez kreis la fikcian ĉefpersonon laŭ la modelo de veraj aŭtokratoj, inkluzive de sia samlandano Gustavo Rojas Pinilla, de la generalo Francisco Franco de Hispanio (la romano estis verkita en Barcelono) kaj de la venezuela Juan Vicente Gómez. El tio rezultas universala intrigo, pri la katastrofaj konsekvencoj kaze de tro granda potenco por unu sola homo.