El siglo de las luces

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El siglo de las luces (la lumiga jarcento) estas romano de Alejo Carpentier.

Tiu ĉi romano ekas kaj pluas per senfinaj priskriboj de ĉio: nombradoj, ripetado de gerundioj, koloroj, odoroj, ktp. Oni bezonas detale montri la ĉirkaŭon kaj oni aŭdas ties muzikon. Super tiu fono oni rakontas kiel alvenas la revoluciajn ideojn al la francaj Antiloj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj.

En domo de riĉa vendisto loĝas siaj du orfaj gefiloj Carlos kaj Sofía kaj la nevo Esteban. Ili ĝuas la abundon kaj solecon kiam alvenas ĉe ili la revoluciulo Victor Hugues kiu alportas la revolucian idearon. Sofía kaj Esteban foriras kun li, sed ŝi revenos dum Esteban restos por vidi kiel disvolviĝas revolucio.

Victor Hugues alportas de insulo en insulon kune la liberigan leĝaron kun gilotino. Esteban vidas ke revolucio alportas ankaŭ teroron. Kiam li povos, forlasos tian vivon kaj revenos kun Sofía kaj poste ambaŭ iras al Madrido, kie ili mortiĝas ĉe stratbatalo kontraŭ la franca armeo, kiel en pentraĵo de Goya. Fakte la titoloj de tiaj pentraĵoj utiliĝis por ĉapitri la romanon. Je la fino ŝajnas, ke la vivo eniras en la arto.