Elapereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En scienco kaj filozofio, elapereco estas la apereco de novaj kvalitoj de komplika sistemo kiu aperas per la interagado de multaj pli simplaj partoj.

La komplikaj simetriaj formoj de neĝflokoj ekzemplas elaperecon en fizika sistemo.

Specoj de elapereco[redakti | redakti fonton]

Malforta elapereco[redakti | redakti fonton]

Malforta elapereco temas pri kvalitoj, kiuj aperas nur ĉe sufiĉe alta nivelo de komplikeco, sed kiuj tamen eksplikeblas per la agadoj de la individuaj partoj. Ekzemple, en statistika mekaniko, oni povas priskribi la staton de iu tuta sistemo per tiel malmikroskopaj trajtoj kiel temperaturopremo. Kvankam tiuj trajtoj ne priskribas la individuajn molekulojn, oni teorie povus kalkuli tiujn trajtojn, se oni scius sufiĉan informon pri ĉiu molekulo en la sistemo. Do, malforte elapereca trajto estas resumo de la agado de multaj sistempartoj ĉe pli granda nivelo de organizeco.

Forta elapereco[redakti | redakti fonton]

Forta elapereco temas pri sistemoj, kiuj havas siajn proprajn kaŭzajn agpovojn preter la agpovo de siaj partoj. Tiu ĉi speco de elapereco estas pli debatebla ol malforta elapereco. Stariganoj de la ekzisteco de forta elapereco postulas, ke por almenaŭ iuj komplikaj sistemoj, ekzistas iuj trajtoj, ke ne determinatas per la agado de la individuaj sistempartoj, sed apartenas al la tuta sistemo mem. T.e., ili diras ke tia sistemo estas pli ol la sumo de siaj partoj. Fort-elaperecistoj kutime malakceptas reduktistaj metodoj kaj favoras holismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]