Elbow (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elbow (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 125 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Bow (rivero)
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Alberto
Map
vdr
Rivero Elbow, Kalgario

La Rivero Elbow estas rivero en la suda Alberto (Kanado). Ĝi fluas de la Lago Elbow en la Sovaĝejo Elbow-Sheep de la regiono Kananaskis en la Rok-Montaro al la urbo Kalgario, kie ĝi kuniĝas kun la Rivero Bow. La Rivero Elbow estas populara inter kanuistoj, flosistoj, tendumistoj, kaj migristoj, kaj ĝi fluas tra kelkaj parkoj, inter ili Parko Allen Bill Pond, Parko Forgetmenot Pond, kaj Parko Akvofaloj Elbow.

La Rivero sekve fluas tra la apud-montaj montetoj ankoraŭ kiel rivereto kaj enfluas la urbeton Bragg Creek. Post Bragg Creek ĝi fluas sub Ŝoseon 22, kvankam dum la inundo de junio 2005 ĝi fluis sur la ŝoseo, kaj sekve fluas tra la urbeto Elbow Springs tuj okcidente de Kalgario.

Antaŭ ol ĝi atingas la Kalgarian urbolimon, la Rivero Elbow fluas tra la rezervejo de la Nacio Tsuu T'ina. Ĉe la Ebenejo Weaselhead, tuj ene de la urbolimo, la Rivero Elbow enfluas Akvorezervujon Glenmore, kiu estas la ĉefa fonto de trinkakvo por Kalgario. De tie ĝi fluas sude de la urbocentro, preter la Stampedejo, kaj finfine ĝi kuniĝas kun la Rivero Bow proksime al la loko kie siatempe la Rajda Polico de la Nord-Okcidento konstruis Fortikaĵon Calgary.

La akvofluo en la Rivero Elbow multe varias. La Akvobarilo Glenmore helpi mildigi la efikojn de tiu variado, sed la inundo de junio 2005 estis tiel severa (kun la plej alta akvonivelo dum du jarcentoj laŭ taksoj de la Alberta registaro) ke akvo akvo fluis super la akvobarilon. Proksimume 2000 kalgarianoj, kiuj loĝis malsupre de la akvobarilo, devis fuĝi.