Elbruso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elbruso
Monto Elbruso
Alteco 5642 metroj
Situo Rusio
Montaro Kaŭkazo
Koordinatoj 43°21′N 42°26′O  /  43.35°N, 42.433°O / 43.35; 42.433 (Elbruso)Koordinatoj: 43°21′N 42°26′O  /  43.35°N, 42.433°O / 43.35; 42.433 (Elbruso)
Unua grimpo 1874 Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La monto Elbruso estas kun 5642 metroj super la marnivelo la la plej alta monto de Rusio. Ĝi apartenas al la norda Kaŭkazo kaj situas 11 km de la landlimo kun Georgio. Depende kiel oni difinas la internan limon de Eŭrazio, Elbruso apartenas aŭ al Eŭropo kaj estas do ĝia plej alta pinto (kaj ne la Blanka Monto) aŭ al Azio. La monto estas nuntempe malaktiva vulkano kun multaj glaĉeroj.

[redakti] Unua grimpo

La unuan grimpon sukcesis 28-an de julio 1874 ŝnurkamaradaro konsistanta el Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel.

[redakti] Turismo

La Elbrus-Telfero, kiu komenciĝas en Polana Asau donas aliron al skiregiono en alteco de 3500 m super la marnivelo. La aertelfero estis konstruita en la jaro 1968. Ekzistas projekto pri dua telfero ĝis la pinto, sed estas duba, ĉu iam troviĝos mondonantoj por la projekto.

[redakti] Retaj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj