Elbruso
La monto Elbruso estas kun 5642 metroj super la marnivelo la plej alta monto de Rusio. Ĝi apartenas al la norda Kaŭkazo kaj situas 11 km de la landlimo kun Kartvelio. Depende kiel oni difinas la internan limon de Eŭrazio, Elbruso apartenas aŭ al Eŭropo kaj estas do ĝia plej alta pinto (kaj ne la Blanka Monto) aŭ al Azio. La monto estas nuntempe malaktiva vulkano kun multaj glaĉeroj.
Unua grimpo
La unuan grimpon sukcesis 28-an de julio 1874 ŝnurkamaradaro konsistanta el Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel.
Turismo
La Elbrus-Telfero, kiu komenciĝas en Polana Asau donas aliron al skiregiono en alteco de 3500 m super la marnivelo. La aertelfero estis konstruita en la jaro 1968. Ekzistas projekto pri dua telfero ĝis la pinto, sed estas duba, ĉu iam troviĝos mondonantoj por la projekto.
Bibliografio
- Reya, Prof. D-ro Oskar : Mia ascendo al Elbruso, Geografia Revuo, 1(1), 17-19.