Eldomigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La eldomigoelhejmigo estas perforta, truda plenumo de eldomiga procezo. Tiukaze la domo, loĝejo jam ne estas (aŭ neniam estis) en laŭjure posedo de la tie loĝanta persono, kiu aŭ nur luis la loĝejon aŭ perdis la posedajn rajtojn. La elhejmigo okazas, se la (originala aŭ nova) posedanto volas akiri sian posedaĵon neloĝata.

Pri eldomigo de la persono decidas juĝistaro, laŭ peto de la posedanto. La kostojn de la juĝprocezo kaj kostojn de la seruroŝanĝo, elhejmigo, ktp. devas pagi poste la elhejmigita persono. La eldomigo okazas ofte kun ĉeesto de policanoj, ekzekuciistoj.

La ŝtato povas doni moratorion je eldomigo ekz. dum certa periodo (vintro), sed la tiurilataj leĝoj varias laŭ landoj.

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Tre ofte la eldomigo okazas kiel konsekvenco de malbona ekonomia situacio foje maljusta kaj foje sensolva. Bankoj ekzemple decidas eldomigojn se la ĝis tiam eĉ jura posedanto kaj samtempe loĝanto ne povis finpagi la hipotekon, eĉ se la monkvanto jam pagita estus estinta sufiĉa por pagi dekomence la totalan valoron de la loĝejo. Tiukaze la banko, ne ciam justege, volas ricevi eĉ ĝis la lastan groŝon de prunto, interezoj kaj tarifoj, sen konsideri la malfacilan situacion de la loĝinta familio.

Tiakaze en kelkaj landoj sociaj movadoj klopodas malhelpi la juĝistan decidon kaj apogi la loĝintojn por malakcepti tian maljustan decidon. Ekzemple tio okazis en Hispanio per la agado de movado 15-M.