Eldonado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Presisto laboranta per frua Gutenberga presmaŝino el la 15a jarcento (gravuraĵo de 1877).
Diversaj eldonaĵoj en surstrata gazeto-vendejo.

Eldonado (aŭ publikigado) estas la agado fari informadon, literaturon, muzikon, softvaron kaj alitipan enhavon disponebla al la publiko por vendo aŭ senpage.[1][2] Tradicie, la termino referencas al la distribuado de presitaj verkoj, kiel libroj, gazetoj kaj revuoj. Je la alveno de la ciferecaj informosistemoj, la kampo etendiĝis al inkludo de elektronika eldonado kaj publikigo ekzemple de bitlibroj, akademiaj gazetoj, mikropublikigo, retejoj, blogoj, videoludoj kaj similaĵoj.

Eldonado povas produkti privatajn, klubajn, komunajn aŭ publikajn havaĵojn kaj povas esti kondukita kiel komerca, publika, socia aŭ komunuma aktiveco.[3] La komerca publikiga industrio gamas el grandaj multnaciaj konglomeraĵoj kiaj RELX, Pearson kaj Thomson Reuters[4] ĝis miloj da malgrandaj sendependuloj. Ĝi havas variajn diviziojn kiaj: komerca/podetala publikigo de kaj fikcio kaj ne-fikcio, eduka publikigo (k-12) kaj akademia kaj scienca eldonado.[5] Eldonado estas entreprenita ankaŭ fare de registaroj, la civila societaro kaj privataj kompanioj por administraj aŭ ĝeneralaj postuloj, negocoj, esplorado, kaj politikaj kaj publikaj celoj.[6] Tio povas inkludi Jarajn raportojn, esplorraportojn, merkatraportojn kaj teknikajn raportojn. Lastatempe memeldonado fariĝis tre ofta.

"Eldonisto" povas aludi al eldona entreprenoorganizaĵo, unuopulo kiu estras eldonkompanion aŭ eldonmarkon, aŭ al individuo kiu estras gazeton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "PUBLISHING | meaning in the Cambridge English Dictionary". dictionary.cambridge.org. Alirita la 22an de aprilo 2020.
  2. En PIV eldoni estas "Publikigi k aranĝi la vendadon de verko" dum eldonado estas "Ago eldonadi" NPIV Alirita la 22an de aprilo 2020.
  3. Hess, Charlotte; Ostrom, Elinor, eds. (2011). Understanding knowledge as a commons : from theory to practice. Cambridge, Mass.: MIT Press. ISBN 978-0-262-51603-7. OCLC 709863190.
  4. "GLOBAL 50. The world ranking of the publishing industry 2019". Arkivigite je 2020-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Issuu. Alirita la 22an de aprilo 2020.
  5. "The Global Publishing Industry in 2016". www.wipo.int. Alirita la 22an de aprilo 2020.
  6. Börjesson, Lisa (2016). "Research outside academia? - An analysis of resources in extra-academic report writing: Research Outside Academia? - An Analysis of Resources in Extra-Academic Report Writing". Proceedings of the Association for Information Science and Technology. 53 (1): 1–10. doi:10.1002/pra2.2016.14505301036.