Eldonejo Bero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eldonejo Bero estas Esperanta eldonejo kiu fondiĝis en Kalifornio en 1990, kaj funkciis tie ĝis 2002, kiam ĝi translokiĝis al Nederlando, kie ĝi daŭre aktivas. Ĝi eldonas nur verkojn en/pri Esperanto. Ĝia ĉefa redaktoro estas dekomence Ionel Oneţ. Ĝi estas aparte rimarkinda pro sia eldonado de verkoj tradukitaj el la rumana, de verkoj pri Esperanto por rumanlingvuloj, kaj, ĉefe en la lastaj jaroj, de verkoj de originalaj Esperanto-verkistoj (Jorge Camacho, István Ertl, Paul Gubbins, Sten Johansson, Carmel Mallia, István Nemere, Gonçalo Neves, Timothy Brian Carr k.a.).

Eksteraj ligiloj