Eldonejo TK/Stafeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eldonejo TK/Stafeto estis eldonejo en Schoten, norde de Antverpeno. Ĝi daŭrigis la laboron de Eldonejo Stafeto ekde 1975. Ĝia estro kaj presisto estis Torben Kehlet, kies inicialoj donis ĝian nomon "TK".

Kelkaj eldonoj de TK/Stafeto[redakti | redakti fonton]

  • La Ĉu-serio de Valano/Balano/Piron (ekde 1978) (Ĉiuj libroj en la Ĉu-serio, escepte de Ĉu rakonti novele, kiu aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto)
  • La granda kaldrono (1978)
  • Esperantologiaj studoj de Eugen Wüster (1978)
  • Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld (1978)
  • Ĉiu ĉiun (1979)
  • Li kaj ni (1985).

Listo de eldonoj laŭ ISBN[redakti | redakti fonton]

Monato[redakti | redakti fonton]

La eldonejo staris ĉe la lulilo de la revuo Monato. Ĝi eldonis ĝin de la unua numero (1980) ĝis numero 5/6 de 1984. La postajn numerojn de 1984 TK/Stafeto presis, sed ilin eldonis Grafika Centro Antverpeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]