Eleŭterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleŭterio
13-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Eleuterus aŭ Eleutherius
Pontifiko de 174
ĝis ĉ. 189
Antaŭulo Sotero
Sekvanto Viktoro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Nikopolo, Epiro, Grekio
Morto ĉ. 189
en Romo, Romia Imperio
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Eleŭterio estis la 13-a papo, de 175 ĝis 189. Eble li estis albano. Li estis la unua papo kiu deklaris sin sekvanto de Sankta Petro.

Lia papoperiodo estis komence trankvila, ĉar la imperiestro Komodo ne persekutis la kristanojn. Laŭ tradicio, Eleŭterio ricevis peton de reĝo Lucio de parto de Britanio je sendado de misiistoj por instrui al li la kristanismon. Eleŭterio sendis al li la pastrojn Daminano kaj Fugatio, kiuj baptis la reĝon Lucio kaj liajn korteganojn. Hodiaŭe oni kredas tion nur legenda afero, ĉar ne estas dokumentoj pri tio.

Eleŭterio liberigis kristanojn de juda dieto, batalis kontraŭ montanismo, kaj normigis la festadon de pasko.