Eleŭzisaj Misteroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eleŭzisaj Misteroj estis inicaj ritoj, kiuj okazis ĉiujare en Eleŭziso, ĉirkaŭaĵoj de Ateno, kaj estis konsekritaj al la diinoj Demetra kaj Persefona. El ĉiuj ritoj celebrataj en la antikva Grekio ili estis la plej gravaj. La eleŭzisaj misteroj komencis en la 15-a jarcento a.K. kaj daŭris ĝis la 4-a jarcento p.K, kiam Teodozio la Granda (346–395) fermis, per dekreto, kaj detruis per batiloj, la paganajn templojn, por altrudi la kristanisman kulton kiel ŝtatan religion. Tiuj ritoj daŭris du mil jarojn kaj atingis la Romian Imperion. La lastaj postsignoj de la Misteroj estis forviŝitaj en 396, kiam Alariko la Unua, reĝo de la gotoj, kun kristanoj efektivigis invadon, alportante la arianan kristanismon kaj profanante la antikvajn ritojn.

La eleŭzisaj misteroj celebris la revenon de Persefona el la regno de Hadeso (subtera mondo), kaj tio ankaŭ simbolis la revenon de la vegetaĵoj kaj de la tuta vivo sur la tero, post la vintro. Persofona manĝis la semon de granato, kiam ŝi restis en la submondo (sub la grundo, samkiel la semoj), kaj ŝia renaskiĝo reprezentas la renaskiĝon de la tuta vegetala vivo en la printempo, kaj respektive de la tuta vivo sur la tero.

La vorto "mistero" devenas de la greka μυστήριον (mysterion), kiu signifas sekreta afero, ago fermi la buŝon, de tio devenis la vorto μύστης (mýstes), tiu kiu fermas, kiu gardas sekreton, la inicito, μυστικός (mystikós), tiu koncernanta la misterojn, kiu penetras la misterojn, la mistikulo. La eleŭzisaj misteroj ne estis la solaj en la greka mondo, ankaŭ ekzistis aliaj, inter ili la misteroj de la Kabiroj, la misteroj de la trakio-frigia dio Sabazio, kaj aliaj.

La Minoraj Misteroj[redakti | redakti fonton]

Ili okazis unufoje jare, ekde 19ª ĝis la 21ª de la monato Antesteriono (marto), en Agro, en la ĉirkaŭaĵo de Ateno, situanta ĉe la maldekstra bordo de la rivero Iliso. La ritoj de la Minoraj Misteroj konsistis, oni kredas, de fastado, purigado, sinoferoj, orientitaj de la mistagogo, μυσταγωγός, la oficiala kondukanto de la misteroj.

La Maĵoraj Misteroj[redakti | redakti fonton]

Demetra kaj Persefona celebrantaj la misteroj

Ses monatojn poste, en la monato Boedromiono (pli malpli 15ª de septembro ĝis la 15ª de oktobro), komenciĝis en Ateno la ĉefa parto de la Misteroj. Nur en la sanktejo de Eleŭziso oni povis havi la unuan kaj duan gradojn de la inicado. La unua grado nomiĝis teleteo, τελετή, kies signifo estas realigo, plenumo, elfaro. Oni kredas, ke la plejmulto sukcesis plenumi nur la unuan gradon. La plena dua grado, supereca, kiu nomiĝis epoteio, έποπτεία, supereca vido, kontemplado, la plena revelacio, estis atingebla nur de veteranaj inicitoj. Malmultaj sukcesis atingi tiun gradon.

La antaŭfarado de la Maĵoraj Misteroj okazis en la templo de Demetra kaj Kora, en Ateno. En la tago 13ª de Boedromiono, la efeboj (junuloj 16–18-jaraj) ekiris al Eleŭziso kaj de tie alportis, en la 14ª tago, surveturile, zorge garditajn en malgrandaj korboj, la sakralajn objektojn, kiujn portempe gardis, en la templo Eleŭziono, la sacerdotinoj de Atena. En la 15ª tago la inicitoj kunsidis kaj, post la instruado de la mistagogo, la hierokerikso, la sakrala heroldo, rememorigis al ili la malpermesaĵojn, kiuj malebligis la inicadon. La 16ª tago estis konsekrita al la ĝenerala purigado: je la ripeta elvoko de la mistagogo, αλαδε, μύσται, ek al la maro, inicitoj!, ĉiuj ekkuris por purigi sin en la salakvoj de Pozidono. Ĉiuj plonĝis en la maro, tenante enmane porkidon, kiu estis oferbuĉita omaĝe al la du diinoj, kiel faciliga ofero. Oni devas rememori, ĉi tie, ke tia oferbuĉo celis al fekundeco, ĉar la greka vorto κοιρος (koiros) signifis tiel porkon, kiel ankaŭ la inan generan organon. En la 17ª kaj 18ª tagoj oni interrompis la antaŭfarajn ritojn, almenaŭ ekde la 5-a jarcento a.K., ĉar oni celebris la kulton de Asklepio. La 19ª tago signalis la finon de la publikaj ceremonioj: je la mateniĝo granda procesio ekiris de Ateno. Inicitoj, novuloj kaj granda homamaso akompanis la sacerdotinojn, kiuj rekondukis al Eleŭziso la sakralajn objektojn alportitajn de la efeboj en la 14ª tago.

Kvazaŭ kapo de tiu gaja kaj brua procesio, iris veturilo kun la statuo de Iako (epiteto de Dionizo), kune kun ĝia respektiva sacerdoto, meze de entuziasmigaj elvokoj: Ιακχε, ώ Ιακχε! Iako, ho Iako! (Iako estis mistika nomo de Dionizo en la eleŭzisaj misteroj. Temas pri rita elvoko de la inicitoj kaj ĉi tiu elvoko fariĝis nomo de la dio. Eble Iako estis dajmono, peranto inter Dionizo kaj Demetra). Vespere la procesio atingis la riveron Cefizo kaj, transirante ponton, kelkaj maskitaj inicitoj diris insultaĵojn kontraŭ potenculoj kaj eĉ kontraŭ aliaj inicitoj. Tiaj insultoj sur la ponto nomiĝis γεφυρισμοί (gefirismoj – oni ne bone komprenas la signifon de tiuj skoldoj sur la ponto de la rivero Cefizo). Nokte, kun torĉoj enmane, la inicitoj alvenis Eleŭzison. Eble ili pasigis parton de la nokto dancante kaj kantante omaĝe al la du diinoj. La 20ª tago estis konsekrita al rigora fasto kaj sinoferoj, sed pri tio, kio okazis en la interno de la sanktejo kaj en la τελεστήριον, telesteriono, loko en la sanktejo, kie konsumiĝis la misteroj, oni preskaŭ scias nenion. Oni scias nur, ke la teleteo, la unuagrada inicado, kiu okupis la tagon 21ª, enhavis eble tri elementojn: δρώμενα (dromeno), λεγόμενα (legomeno) kaj δεικνύμενα (dejknimeno). La unua, dromeno, estis akto, eble scenigo de la mito de la diinoj: kun torĉoj enmane, la inicitoj rememoris la serĉon al Kora far Demetra. La inicitoj, oni kredas, en la scenigo, vagadis senespere tra la mallumo serĉe al la filino de Demetra, ili renkontis la noktajn fantomojn kaj la inferajn monstrojn, sed subite forpelis ĉi tiujn prilumante la vastajn kampojn antaŭ siaj okuloj. La dua elemento, legomeno, koncernis al liturgiaj formuloj kaj vortoj nur parolataj de la inicitoj, kaŭze ke nur la grekparolantoj povis partopreni en la inicado. La celo de tiu inica fazo estis veki en la inicito specialan animstaton, kiel bone komentis pri tio Aristotelo:

τούς τελουμένους ού μαθεϊν τι δεϊ, άλλά παθεϊν καί διατεθήναι (ne estas necese, ke la inicatoj lernu ion, sed ke ili spertu kaj kreu determinitajn internajn dispoziciojn).

La tria kaj lasta elemento de teleteo, dejknimeno, kiun oni povas traduki kiel: ago montritio kio estas montrita. Oni kredas ke pritraktas pri kontemplado de la sakralaj objektoj. Finfine, la 22ª tago estis konsekrata al la epopteo, la supera vizio, la konsumiĝo de la Misteroj. La plej grava ceremonio komenciĝis per la hierogamio, la dia geedziĝo, kies rolon partoprenis la hierofanto kaj la sacerdotino de Demetra. Oni rakontas, ke estis sekreta kaj subtera ĉambro en la mallumo, kie, post la estingiĝo de la torĉoj, okazis la hierogamio inter la hierofanto kaj la sacerdotino. Post la konsumiĝo de tia sakrala geeziĝo, la inicitoj, ĉielrigarde, diris laŭtvoĉe: Pluvo! Kaj rigardante nun al la tero, diris: Koncipu!

La Maĵoraj Misteroj finiĝis en granda prilumado de la torĉoj, kiu donis al la demetra sanktejo anticipan bildon de la ĉielaj kampoj, kiam efektiviĝis la epopteo, la granda vizio. La hierofanto, tiam, prezentis al la ekstaza homamaso, enfalinta en profundan silenton, spikon el tritiko. En la 23ª tago la popolo revenis al siaj hejmoj.

Estis kvar la kategorioj de partoprenantoj de la eleŭzisaj misteroj:

  • La sacerdotoj, la sacerdotinoj kaj la hierofanto.
  • La inicatoj, kiuj partoprenis je la unua fojo de la ceremonioj.
  • La aliaj, kiuj partoprenis almenaŭ unu fojon kaj estis kapablaj por la lasta kategorio.
  • La inicitoj kiu atingis la epopteon.

Interpretoj de la mito[redakti | redakti fonton]

  • Tio estis la granda mesaĝo de la eleŭzisaj misteroj, kiu fundamentiĝas en tiu ligilo inter la patrina sino kaj la profudaĵoj de la Patrino-Tero. La religia signifo de la spiko el tritiko, certe, rilatas al la natura sento de harmonio inter la homa ekzisto kaj la vegetala vivo, ambaŭ submetiĝas al la samaj transformiĝoj. Mortintaj en la sino de la tero, la grajnoj el tritiko, estas promeso de novaj spikoj.