Eleanor Francis Helin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleanor Francis Helin
Persona informo
NomoEleanor Francis Helin
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1932
NaskiĝlokoPasadena [+]
Dato de morto25-a de januaro 2009
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomino
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oRonald Helin [+]
Ceteraj informoj
HonorigoWomen in Technology Hall of Fame [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Eleanor Francis Helin (naskiĝis la 19-an de novembro 1932 en Pasadena, mortis la 25-an de januaro 2009) estis usona astronomino, ĉefa estrino de la programo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) (Terrenkonta Asteroida Enketo) de la Jet Propulsion Laboratory (JPL).

Ŝi malkovris aŭ kunmalkovris 872 asteroidojn, inter kiuj:

Ŝi malkovris aŭ kunmalkovris pluraj kometojn, el kiu la periodaj kometoj 111P/Helin-Roman-Crockett, 117P/Helin-Roman-Alu kaj 132P/Helin-Roman-Alu. Ŝi remalkovris la objekton nun konata kiej ambaŭe la asteroido 4015 Wilson-Harrington, kaj la kometo 107P/Wilson-Harrington. Kvankam Albert George Wilson kaj Robert G. Harrington estis malkovrinte ĝin pluraj jardekoj antaŭ, iliaj observoj ne permesis kalkuli ĝian orbiton, ĝis kiam Eleanor Francis Helin ĝin remalkovris.

La asteroido 3267 Glo estis nomita en ŝia honoro: "Glo" estis ŝia kromnomo.

Ŝi aktivis en planedoscienco kaj astronomio en la Jet Propulsion Laboratory kaj en la Kalifornia Instituto de Teknologio dum tri jardekoj. Komence de la 1970-aj jaroj, ŝi lanĉis la programon Planet-Crossing Asteroid Survey (PCAS) (Planedrenkonta Asteroida Enketo) en la observatorio de la Monto Palomar. Tiu programo kuntrenis la malkovron de miloj da ĉiutipaj asteroidoj, (uij kun tre klinitaj orbitoj kaj nekomunaj orbitaj ecoj), de 20 kometoj kaj ĉirkaŭ 30 elcentoj de la terrenkontaj asteroidoj malkovritaj en la mondo.

Ŝi organizis kaj kunordigis la International Near-Earth Asteroid Survey (INAS) (Internacia Terrenkonta Asteroida Enketo) en la 1980-aj jaroj, instiginte la tutmondan intereson kontraŭ la asteroidojn. En rekompenso, ŝi ricevis la Medalon pro Escepta Servo de NASA.

Post esti gvidinte la fotografan programon de PCAS dum 25 jaroj, Eleanor F. Helin ellaboris novan programon : Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), kiu uzas lumkaptilojn muntitajn sur grandkampa teleskopo. Ŝi estis la ĉefa responsulino de tiu programo, por kiu ŝi ricevis en 1997 la ekscelencan premion de JPL kaj la Premion pri Grupa Elfaro de NASA, je la nomo de la tuta teamo de NEAT.

Komencinta en 1995, tiu programo, sen personaro, malkovrigis pli ol 26000 objektojn el kiu 31 terrenkontrajn objektojn kaj du longperiodajn kometojn, kaj la neordinaran asteroidon 1996 PW, kiu havas plej discentran orbiton nun konata (e=0,99012494, periodo 4110,5 jaroj, granda duonakso 256,601 AU).


Eksteraj ligiloj