Eleanora de Clare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eleanora de Clare (n. la 3-an de oktobro 1292, m. la 30-an de junio 1337) estis angla nobelino kiu edziĝis al Hugo Despenser (la pli juna).

Naskiĝo kaj gepatroj[redakti | redakti fonton]

Eleanora naskiĝis ĉe Caerphilly, Glamorgan, Kimrio kaj estis la plej aĝa filino de Gilberto de Clare (6-a grafo de Hertford) kaj Johana de Akko, filino de Eduardo la 1-a (Anglio).

Edziĝo al Hugo Despenser[redakti | redakti fonton]

Majon 1306, ĉe Abatejo Westminster, Eleanora edziĝis al Hugo Despenser (la pli juna). Ŝia avo Eduardo la 1-a faris nuptan donacon de du mil pundoj.

Eleanora kaj Hugo Despenser havis naŭ idojn:

  • Hugo (1308-1349)
  • Gilberto (1309-1381)
  • Eduardo (1310-1342), kiu mortis batalante en Francio
  • Izabela (1312-1356), kiu edziĝis al Rikardo Fitz-Alan (10-a grafo de Arundel)
  • Johano (1311-1366)
  • Eleanora (ĉ.1315-1351), kiu iĝis monaĥino
  • Johana (ĉ.1317-1384), kiu eniris Abatejon Shaftesbury
  • Margareta (ĉ.1319-1337), kiu iĝis monaĥino
  • Elizabeta (1325-1389), kiu edziĝis al Maŭrico de Berkeley (4-a barono Berkeley)

Malliberiĝo[redakti | redakti fonton]

Malfrue de la 1310-a jardeko Hugo Despenser iĝis favorato de Eduardo la 2-a (Anglio) kaj potencegiĝis. Tamen multaj nobeloj malamis lin. Fine en 1326 la angla reĝino, Izabela de Francio, kaj ŝia amorato Roĝero Mortimer (1-a grafo de March) invadis Anglion kaj faligis Hugon, kiu kruele ekzekutiĝis la 24-an de novembro tiun jaron. Eleaonara mem malliberiĝis an la Turo de Londono ĝis februaro 1328. Aprilon 1328 ŝi regajnis siajn bienojn.

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Januaron 1329 Vilhelmo de la Zouche, kiu helpis kapti Hugon Despenser, forrabis Eleanora: tute ne certas ĉu ŝi volonte konsentis al tio. Ili geedziĝis. La regento de Anglio, Roĝero Mortimer, denove konfiskis ŝiajn bienojn kaj malliberigis ŝin en la Turo de Londono. Krom geedziĝo sen reĝa permeso, ŝi akuziĝis pro ŝtelo de juveloj en la Turo. Januaron 1330 ŝi pardoniĝis kontraŭ transdono al la reĝo de la plejparto de siaj bienoj: estis decidate ke ŝi regajnus ilin nur se ŝi pagus la grandegan sumon de 50 mil pundoj ene de unu tago.

Post nelonge Eduardo la 3-a faligis kaj ekzekutis Roĝeron Mortimer. En 1331 Eduardo redonis ŝiajn konfiskitajn bienojn kontraŭ dek mil pundoj (poste malpligrandigitaj al kvin mil) pageblaj en partoj. La plejparton restis nepagita kiam Eleanora mortis.

Tamen daŭre estis tiklaĵo. Alia nobelo asertis ke li edziĝis al Eleanora antaŭ Vilhelmo de la Zouche, kaj plurajn fojojn apelaciis la papon. Tiu fine faris juĝon favoran al Vilhelmo de la Zouche.

Vilhelmo mortis februaron 1337. Li kaj Eleanora havis du idojn:

  • Vilhelmo (n. 1330, m. post 1360), kiu iĝis monaĥo de Abatejo Glastonbury
  • Joyce (n. 1331, m. post la 4-a de majo 1372), kiu edziĝis al Johano (2-a barono Botetourt)