Eleanora de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleanora de Kastilio

Eleanora de Kastilio (n. ĉ. 1241, m. la 28-an de novembro 1290) estis la unua edzino de Eduardo la 1-a (Anglio).

Familio

Eleanora estis filino de Ferdinando la 3-a (Kastilio) kaj ties dua edzino Johana (grafino de Ponthieu).

Edziĝo

Ŝiaj gepatroj esperis ke ŝi edziĝus al Teobaldo la 2-a (Navaro), sed tio ne okazis, ĉar la patrino de Teobaldo eniris traktaton kun la reĝo de Aragono per kiu ŝi promesis ke Teobaldo neniam edziĝos al Eleanora.

En 1252 ŝia duonfrato, Alfonso la 10-a (Kastilio), revivigis malfortan pretendon al Gaskonio, la sola restanta posedaĵo en Francio de anglaj reĝoj. Sekvis diskutoj inter Alfonso kaj Henriko la 3-a (Anglio), kaj fine estis decidate ke Eleanora edziĝos al Eduardo, filo de Henriko, kaj ke Alfonso cedos al Eduardo sian pretendon al Gaskonio. Eleanora kaj Eduardo edziĝis la 1-an de novembro 1254 ĉe Abatejo Las Huelgas, Burgoso.

Enlanda milito

Dum la ribelo estrata ekde 1263 de Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester), Eleanora forte subtenis sian edzon kaj Henrikon la 3-an. Ŝi venigis pafarkistojn el sia graflando Ponthieu. Post kiam Simon de Montfort tute venkis reĝan armeon ĉe Lewes, Sussex, en 1264, estis onidiroj ke Eleanora planis venigi batalistojn el Kastilio: pro tio Simon enfermis Eleanora en reĝa palaco ĉe Westminster.

La sekvantan jaron Simon de Montfort mortis dum la batalo de Evesham, kaj Eleanora komencis ludi gravan rolon rilate reformojn de la reĝa registaro.

Krucmilitado

En 1270 Anglio denove ĝuis pacon, kaj Eduardo kaj Eleanora partoprenis la okan krucmiliton estratan de Ludoviko la 11-a (Francio), onklo de Eduardo. En Akko Eleanora naskis filinon, kiu tial nomiĝis Johana de Akko. Septembron 1272 Eleanora kaj Eduardo eliris de la Sankta Lando. Tiun decembron, en Sicilio, ili informiĝis ke Henriko la 3-a mortis la antaŭan monaton.

Reĝino

La 19-an de aŭgusto 1274 Eleanora kaj Eduardo kroniĝis. Eduardo helpis ŝin akiri sufiĉe da bienoj kaj da aliaj rimedoj por sendepende pagi la kostojn de sia domanaro. Estis plendoj ke ŝi senkompate postulis tro da lupagoj. Kvankam ŝi havis malgrandan politikan influon, ŝi ofte mallaŭdiĝis pro malpopularaj decidoj de la registaro: plifacilis kulpigi la ne-anglan edzinon de la reĝo ol la reĝon mem.

Eleanora favoris la dominikanojn, fondis plurajn priorejojn, kaj subtenis dominikanajn kolegiojn ĉe la universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo.

Morto

Kruco memore al Eleanora ĉe Northampton

Aŭtune de 1290, dum li estis en Nottinghamshire, Eduardo informiĝis ke Margareta (Skotlando), heredontino de la skota trono, mortis. Eduardo restis en la mezo de Anglio, kaj Eleanora komencis veturi al li. Tamen ŝi grave malsanis, kaj mortis la 28-an de novembro en vilaĝo de Nottinghamshire.

Sekvis longa procesio al Londono. Survoje la funebranta Eduardo starigis krucojn memore al sia edzino - tiuj nomiĝis krucoj de Eleanora, kaj tri parte restas. Unu, ĉe Charing Cross, Londono, detruiĝis pro incendio en 1647: en 1865 konstruiĝis nova monumento. La 17-an de decembro 1290 Eleanora entombiĝis en Abatejo Westminster.

Idoj

Eleanora kaj Eduardo la 1-a havis 16 idojn, el kiuj pluraj entombiĝis en Abatejo Westminster:

  • filino mortnaskita majon 1255
  • Katerina (n. kaj m. 1264)
  • Johana (n. kaj m. 1265)
  • Johano (1266-1271)
  • Henriko (ĉ.1268-1274)
  • Eleanora (1269-1298), kiu longe fianĉiĝis al Alfonso la 3-a (Aragono), sed tiu mortis en 1291 antaŭ kiam la nupto povus okazi: en 1293 ŝi edziĝis al Henriko la 3-a (grafo de Bar)
  • filino (eble nomita Juliana) kiu naskiĝis kaj mortis en la Sankta Lando en 1271
  • Johana de Akko (1272-1307), kiu edziĝis, unue al Gilberto de Clare (7-a grafo de Hertford), kaj due al Rolfo de Monthermer
  • Alfonso (1273-1284)
  • Margareta (1275 - post 1333), kiu edziĝis al Johano la 2-a (Brabanto)
  • Berengaria (1276-1278)
  • filino kiu mortis plurajn tagojn post sia naskiĝo, verŝajne en januaro 1278
  • Maria (1279-1332), kiu iĝis benediktana monaĥino
  • filo, n. kaj m. en 1280 aŭ 1281
  • Elizabeta (1282-1316), kiu edziĝis, unue al Johano la 1-a (grafo de Holando), kaj due al Humfreo de Bohun (4-a grafo de Hereford)
  • Eduardo la 2-a (Anglio) (1284-1327)