Elefantiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la helena mitologio, Elefantiso (el la greka , «elefantino») estis unu el la edzinoj de Danao, reĝo unue de Libio kaj poste de Argolando[1].

Verŝajne ŝi estas simpla simbolo de la afrika deveno de la reĝa familio de Argolando, per la reprezentado de unu el la plej konataj, kaj tiutempe ŝokigaj, bestoj de tiu mondoparto. Do, ŝi nur aperas en la mita rakontaro kiel patrino, kun ŝia edzo, de la danaidinoj nomiĝintaj Gorgofono kaj Hipermnestro. Ĉi tiu lasta iĝis la plej fama el la filinoj de Danao, pro tio ke ŝi estis la nura kiu malobeis sian patron kaj rifuzis murdi la egiptidon al kiu ŝi ĵus edziniĝis. Pro tio, Hipermnestro supervivis siajn fratinojn kaj fondis novan dinastion en Argolando.

Elefantiso ne estis la nura parulino de Danao. Fakte, li havis siajn kvindek filinojn kun diversaj edzinoj kaj amantinoj, kaj homaj kaj nimfaj.

Notoj kaj referencoj

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.15.