Elefanto de Ludoviko la 9-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La elefanto de Ludoviko la 9-a. El la Chronica majora de Matthäus Paris, 13-a jarcento[1]
La elefanto de Ludoviko la 9-a. El la Liber additamentorum de Matthäus Paris, 1255[2]

La elefanto de Ludoviko la 9-a (mortis en 1258) estis donacita de Ludoviko la 9-a de Francujo al Henriko la 3-a de Anglujo en la jaro 1255 kaj estis la unua elefanto en Londono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 9-a, la sankta, de Francujo venigis en 1255 elefanton el la sankta lando post perdo de la sesa krucmilito. Ankoraŭ en la sama jaro li sendis la beston kun ties flegisto (magister bestiae), Henricus de Flor, kiel donaco al Henriko la 3-a. La elefanto mortis en la menaĝerio de la turo de Londono.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Abul Abbas, la elefanto de Karolo la Granda, estis ĉirkaŭ la jaro 800 la unua elefanto dokumentita en Eŭropo. Ankaŭ Frederiko la 2-a posedis tian beston. En la 16-a jarcento elefantoj, kaj inter ili ĉefe la aziaj iĝis ŝatataj donacideoj, inter kiuj ekzemple Hanno kaj Soliman estis eĉ nome konataj.

Ĉu per la sendo de la elefanto Ludoviko celis politikajn interesojn, tio nur supozeblas nuntempe.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Matthäus Paris notis en sia Chronica majora la alvenon de la besto en Anglujo.[4] Fonto el la jaro 1844 citas la latinan ordonon de la reĝo al la ŝerifo de Londono.[5]

La ilustraĵo de la Chronica, kiun oni supozas de Matthäus Paris, estas la ĝis nun plej malnova realisma desegnaĵo de elefanto en Eŭropo. La formo de la oreloj montras la afrikan devenon de la besto. Por evidentigi la grandecon de la besto estis aldonita ĝia flegisto, Henricus de Flor.[6]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982, ISBN 3-8108-0203-4, p. 100f.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parker Library (Corpus Christi College, Cambridge), MS 16, 4r
  2. British Library, MS Cotton Nero D.I., 169v
  3. Vidu Oettermann p. 100
  4. Oettermann S. 100: Mathew Paris, Chronica majora. London (= Rolls series; 57), 1872–1883
  5. Anonymus (James Rennie?): The Elephant, principally reviewed in relation to Man. A new edition, rev. by the Author with engravings. (= Knight’s Weekly Volume; Vol. 15). Charles Knight & Co., London 1844; n. Oettermann S. 100
  6. Oettermann p. 101