Elefanto de Schongauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Schongauer: Elefanto. kuprogravuraĵo, ĉirkaŭ 1485; 107 × 146 mm; ŝtata desegna kolekto Munkeno

La elefanto de Schongauer (ĉirkaŭ 1483) estis afrikdevena kaj diplomatia donaco de Johano la 2-a de Portugalujo al la imperiestro Frederiko la 3-a. Ĝi estis prezentita de Martin Schongauer kaj de ties frato Ludoviko per du kuprogravuraĵoj. Kronikaj raportas pri malsamaj kaj spektaklecaj mortoj.

Elefanta vojaĝo

Lignogravuraĵo el Hortus sanitatis, presita de Johann Prüss en Strasburgo en 1497

La elefanto, verŝajne sendita perŝipe de Portugalujo al Nederlando atingis unue Kolonjon kaj poste Frankfurt am Main. Ĝi estis kondukita de Hans Filßhover kaj havis akompanan leteron de la markografo Albrecht de Baden, kiu indikis, ke Filßhover estis servisto kaj kara fidela[1] de la imperiestro kaj ke oni honori lin kaj la elefanton, la fremdan gaston[2]. En Frankfurt ĝi estis ekspoziciita en la strateto Gallus kaj pentrita vivgranda sur muron de proksima domo. Por la sama jaro estas menciita en la kroniko de Memming de 1660 (Memminger Chronik) de Christoph Schorer la restado de la elefanto en la urbo. Pri la sekva restado de la elefanto nenio konatas. [3]

La elefanto estis post Abul Abbas, la elefanto de Karolo la Granda post ĉirkaŭ 700 jaroj la unua elefanto en germanlingva regiono. La elefanto de Cremona de Frederiko la 2-a ne transiris tiujn limojn en la 13-a jarcento, kiel ankaŭ ne la elefanto de Ludoviko la 9-a, unua afrikdevena elefanto. Afrikaj elefantoj estis ege maloftaj en Eŭropo. Post la elefanto de Ludoviko la 14-a en la 17-a jarcento, la kvara ĝis tiam konata afrika elefanto estis nur Jumbo en la jaro 1861.

Kuprogravuraĵoj de Schongauer

L+S: Elefanto. kuprogravuraĵo, antaŭ 1494; 104 × 151 mm; Albertina, Vieno

La kuprogravuraĵo subskribita de "L+S" estas agnoskata al Ludwig Schongauer (naskiĝis ĉirkaŭ 1440; mortis en 1494). La besto ŝajnas malaltkreska kaj malpli realisma ol la lignogravuraĵo en Hortus sanitatis de Johann Prüss el la jaro 1497. Same kiel sur la lignogravuraĵo estas la grandaj oreloj kaj la relative krute starigitaj dentegoj, kiu pro tiu bildigo videblas en postaj bildoj pri elefantoj. La presaĵo de la kuprogravuraĵo konservita en la Albertina en Vieno, montras, ke ĝi estis farita el jam presuzita plato, kaj tiel supozigas, ke okazis alta eldonkvanto kiel memorigfolio.[4] La versio de Martin Schongauer verŝajne estis farita samcele. Li prezentis la beston kiel turŝarĝitan militelefanton, kiel tamen oni vidis nur ĉe la lernemaj aziaj hindaj elefantoj.

Fontosituacio

Bibliografio

  • Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982, ISBN 3-8108-0203-4

Referencoj

  1. Germane: diener und lieben getrewen
  2. Germane: hellfandt, den frömde[r]n gast
  3. Oettermann (1980) p. 102–104; p. 102 la teksto de la akompanletero
  4. E. Flechsig: Martin Schongauer. Strasburgo 1946, p. 77; laŭ Oettermann (1982), p. 104

Eksteraj ligiloj