Eleganta bronzflugilulo
| Eleganta bronzflugilulo | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Phaps elegans
Coenraad Jacob Temminck 1809 |
La Eleganta bronzflugilulo (Phaps elegans) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika Aŭstralio.
Disvastiĝo [redakti]
Ĝi estas endemismo en Aŭstralio. Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Aspekto [redakti]
Tiu ĉi bronzflugilulo estas eble la plej rimarkinda kaj de tie ties nomo, ĉar havas du horizontalajn smeraldoverdajn striojn en flugila dorso kaj krome en kapo montras oranĝan frunton, malhelan strion tra la nigra okulo (pli verdeca antaŭe kaj pli bruna al la nuko) kaj sube alian enteran blankan strion, simila al tiuj de la aliaj bronzflugiluloj de la genro Phaps. Ĝenerale la specio estas grizbruna, pli bruna en dorso kaj pli bruna al la vosto kaj pli grizbruna en subaj partoj.
Referenco [redakti]
- BirdLife International 2004. Phaps elegans. 2006 IUCN Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 24a Julio 2007.
