Elegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elegio laŭ William Bouguereau, 1899

Elegio en la klasika Helena kaj Latina estis poemo, kiun karakterizas la alternado de heksametroj kaj pentametroj; la t.n. elegiaj versoj.

La esprimo devenas de la greka elegeia (funebra kanto) kaj signifas en ĝia moderna akcepto poemo en ĝema tono, elvokante foreston de karuloj, pro morto, ama disiĝo aŭ aliaj kialoj. Ĝi estas grava ĝenro de lirika poezio.

Elegio ankaŭ estas muzikĝenro, distingebla per sia trista kaj morna emo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine en tiu formo oni verkis tekstojn por tombomonumentoj aŭ aliajn epigramojn. Grava elegia aŭtoro en la Greka fariĝis Teogniso, en kies ĉ 1400 versoj renkontiĝas pluraj temoj - plej famaj estas liaj ampoemoj al lia juna amanto Kirno, filo de Polipao.

En la Latina la ĝenron oni larĝe ekuzis por ama poezio, en kiu la aŭtoro traktas "personajn" spertojn. La vera florada periodo ne estis longa: jam Katulo (ĉ 84-54 a.Kr.) verkis kelkajn elegiojn, sed la unua vere pure elegia poeto estis Gallo (69-26 a.Kr.), kies arton kaj memoron kondamnis imperiestro Aŭgusto. Famas krom tio elegie Propercio (ĉ 49-ĉ 15 a.Kr.), Ovidio (43 a.Kr. - ĉ 17 p.Kr.) kaj Tibulo. Eventuale oni aldonu la manplenon da parte anonimaj aŭtoroj el la tiel nomata Kolekto Tibula (inter kiuj ankaŭ la unua Latina poetino, Sulpicia).

Poste oni ankoraŭ ofte verkis elegiojn Latine, sed ĝenerale oni tiujn ne opinias vere gravaj.

Elegioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Famaj ekzemploj de Elegioj en Esperanto estas