Elek Benedek

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

BENEDEK Elek estis hungara verkisto kaj publicisto naskiĝinta la 30-an de septembro 1859 en Kisbacon, Hungario kaj mortinta la 17-an de aŭgusto 1929 en Băţanii Mici, Rumanio. Li estis la patro de verkisto Marcell Benedek.

Kovrilpaĝo de Benedek: Hungaraj fabeloj, HEA, 1979

Enhavo

[redakti] Biografio

Elek Benedek lernis en Székelyudvarhely kaj Budapeŝto. Li estis ankoraŭ studento, kiam eldonis sian unuan folklorajn kolektaĵojn. Li estis kunlaborinto kaj fondinto de pli multaj ĵurnaloj kaj revuoj (Budapesti Hírlap, Ország-Világ, Az Én Újságom, Magyar Világ, Magyar Kritika, Magyarság, Néptanítók Lapja). En 1921 li loksidiĝis en sia naskiĝvilaĝo kaj surprenis grandan taskon por organizi la hungaran kulturan kaj literaturan vivon en Transilvanio. Li redaktis la plej altnivelan infanrevuon de la tiama epoko sub titolo Cimbora (Bonkunulo). Lia ĉefverko estas la kvinvoluma Magyar mese- és mondavilág (Hungara fabel- kaj legendmondo) (1894-1896). Ekde 2005 la naskiĝtago de la verkisto en Hungario estas la Tago de Popolfabelo.

[redakti] Bibliografio

[redakti] Fonto

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj