Elek Ember

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EMBER Elek estis hungara apotekisto naskita en Máramarossziget en 1862 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de decembro 1943.

Kariero

Elek Ember havigis diplomon en 1882 en Budapeŝto kaj poste laboris en Nagybánya, kie li iĝis posedanto de la apoteko „Aranysas”. De 1922 li gvidis apotekon en Budapeŝto (Placo Szervita). De 1903 li estis kunulredaktoro de la fakrevuo Gyógyszerészi Közlemények. Li estis la sekretario de la Gyógyszerészegyesület (Unuiĝo de Apotekistoj) de Hungario.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon