Elek Jakab (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elek Jakab (pentristo).
Elek Jakab
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1820 (1820-02-13)
en Gălățeni
Morto 22-an de julio 1897 (1897-07-22) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivistojuristo
vdr

JAKAB Elek estis hungara historiisto, arkivisto, ano de MTA (1889) naskita en Szentgerice la 13-an de februaro 1820 kaj mortinta en Budapest la 22-an de julio 1897.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1841 Elek Jakab estis trezorejoficisto en Transilvanujo. En 1849 li luktis en manovroj de Bem en Transilvanujo kaj Bánság, sekve suferis kaptitecon. Poste li studis historion. Ekde 1861 li fariĝis kunlaboranto de arkivejo de ĉefgubernejo de Transilvanujo, en 1863 ĝia vicdirektoro, ekde 1867 direktoro, poste ekde 1875 vicarkivisto de Landa Arkivejo en Budapest, ekde 1893 ĝia vicgvidanto. Li priokupiĝis ĉefe la historion de Transilavanujo en la 16–19-aj jarcentoj. Kun Imre Mikó li redaktis Erdélyi Történeti Adatok (I–III. volumoj).

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kolozsvár története (I–III. Pest, 1870)[1];
  • A királyföldi viszonyok ismertetése (I–II. Pest, 1871–76);
  • Br. Wesselényi Miklós hűtlenségi bűnpöre (I–II. Kolozsvár, 1876);
  • A levéltárakról (Bp., 1877);
  • Tanulmányok Erdély XVIII. századi történetéből (Bp., 1877);
  • Szabadságharcunk történetéhez (Bp., 1881);
  • A MTA kézirattárának ismertetése (Bp., 1892).
  • Oklevéltár Kolozsvár története első kötetéhez [2]
  • Székely telepek Magyarországon[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gál Kelemen: J. E. élet- és jellemrajza (Kolozsvár, 1938).

Fonto[redakti | redakti fonton]