Elektitaj Noveloj (Baekelmans)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elektitaj Noveloj
Elektitaj Noveloj
Elektitaj Noveloj
Aŭtoro Lode Baekelmans
Eldonjaro 1931
Urbo Kortrejko
Eldoninto Flandra Esperanto-Instituto
Paĝoj 84
vdr

Elektitaj Noveloj [1] estas 84-paĝa novelaro verkita de Lode Baekelmans. La el la nederlanda de Jan Van Schoor tradukita verko estas eldonita en 1931 de Flandra Esper­anto-Instituto en Kortrejko. Ĝi estis unu el la plej ŝatataj tradukaĵoj de populara aŭtoro en Flandrujo.

La tradukinto Jan Van Schoor en la enkonduko de la libro priskribas la verkon jene: "Per tiu ĉi libro, en kiu mi kolektis kelkajn kiel eble plej diversajn novelojn de Baekelmans, mi deziras fari honoron al unu el la plej ŝatataj flandraj verkistoj kaj bona amiko de Esperanto, kaj antaŭ ĉio vekigi ĉe la alilandaj samideanoj interesiĝon por la flandra literaturo."

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Rakontoj pri simpla flandra popolano, urbano, butikisto, metiisto, maristo, delogita filino. Simplaj sed trafaj tiuj rakontoj tute proksimaj al la vivo mem havas nedubleban literaturan valoron kaj la bona traduko ŝajne tute konservis la ĉarmon de l'originalo. 
— 1931, Historio de Esperanto, II, p. 733
Citaĵo
 Ĉiu novelo de Baekelmans respegulas al ni la vivon de grizaj, ĉiutagaj homoj, vivantaj preskaŭ ĉiuj en iu antaŭurbo de Antverpeno. Ĝenerale la stilo de la traduko estas bona. 
— 1931, Ludoviko Totsche (Lajos Tárkony, L. M., paĝo 198

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto en Perspektivo, paĝo 204

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]